Nigrabeka kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas
Specio: Nigrabeka kolombo P. nigrirostris
Patagioenas nigrirostris
(Sclater, 1860)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Taksata vivloko de Patagioenas nigrirostris en verda koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas nigrirostris en verda koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas nigrirostris en verda koloro.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigrabeka kolombo[1]Mallongbeka kolombo[2] (Patogienas nigrirostris)[3] antaŭe (Columba nigrirostris) estas centramerika granda kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas el suda Meksiko suden ĝis nordokcidenta Kolombio. Tio estas en Belizo, Kolombio, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj Panamo.[4]

Ĝi estas membro de klado de la genro Patagioenas kiu enhavas la plej malgrandajn kaj plej senmarkajn speciojn kun karakteraj alvokoj[3] kiuj konstituas la subgenron Oenoenas.[5] Tiu specio ne havas subspeciojn agnoskitajn.[6]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en arbarkanopeo de malaltaj teroj kaj duon-malferma arbaro, kaj konstruas fuŝan platforman neston el bastonetoj 5 ĝis 30 m alte en arbo aŭ inter arbustoj. La ino demetas unu blankan ovon.

La Nigrabeka kolombo estas 26.5 cm longa kaj pezas 150 g. Ĝi estas senbilda kaj ĉefe vin-purpura, pli bruna en ventro kaj pli olivec-bruna dorse. La vosto kaj unuarangaj flugilplumoj estas nigrecaj, la beko estas nigra kaj la kuroj kaj okuloj estas purpur-ruĝaj. La ino estas iomete pli senbrila kaj pli bruna ol la masklo, kaj la junuloj havas grizecbrunajn kapojn, kolojn kaj brustojn, kun cinama skvameco en kapo kaj supraj partoj.

Ĝi havas kompleksan, laŭtan kaj tre alta-tonan alvokon kuu, ku'KUU k’KU kuhuu, plej ofte kantatan sola, kun konsiderindaj paŭzoj inter alvokoj same kiel ĉe ties parencoj.[5]

Ĝi estas normale vidata en paroj dum ĝi manĝas en arbarpintoj fruktojn kaj berojn - partikulare de visko -; sed povas foje esti vidata ankaŭ sur padoj serĉantaj sablerojn aŭ malgrandajn senvertebrulojn.

En suda Centrameriko, tiu specio estas anstataŭata je pli altaj areoj per sia proksima parenco, la tre simila Ruĝeca kolombo (P. subvinacea). Ambaŭ specioj estas pli bone separataj laŭ alvoko, kiu estas pli rapida kaj malpli kompleksa en P. subvinacea kaj pli malrapida, pli kompleksa en la Nigrabeka kolombo.[5]

References[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la specifa scienca nomo.
  2. Laŭ la anglalingva nomo Short-billed pigeon kaj la hispanlingva nomo paloma piquicorta En Bernis, F; De Juana, E; Del Hoyo, J; Fernández-Cruz, M; Ferrer, X; Sáez-Royuela, R; Sargatal, J (1998). [https://web.archive.org/web/20210302154200/https://seo.org/wp-content/uploads/tmp/docs/vol_45_4_cuarto1.pdf Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine «Nombres en castellano de las aves del mundo recomendados por la Sociedad Española de Ornitología (Cuarta parte: Pterocliformes, Columbiformes, Psittaciformes y Cuculiformes)».https://seo.org/wp-content/uploads/tmp/docs/vol_45_4_cuarto1.pdf Ardeola. Handbook of the Birds of the World (Madrid: SEO/BirdLife) 45 (1): 87-96. ISSN 0570-7358. Konsultita la 6an de Decembro 2011.
  3. 3,0 3,1 Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF fulltext Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  4. BirdLife International (2009). «Patagioenas nigrirostris». Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj 2011.2 (en angla). ISSN 2307-8235. Konsultita la 6an de Decembro 2011.
  5. 5,0 5,1 5,2 Mahler, Bettina & Tubaro, Pablo L. (2001): Relationship between song characters and morphology in New World pigeons. Biological Journal of the Linnean Society 74(4): 533–539. COI:10.1006/bijl.2001.0596 (HTML resumo)
  6. Integrata Taksonomia Informa Sistemo. «Patagioenas nigrirostris (TSN 676905)» (en angla). Konsultita la 4an de Februaro 2021.
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. (ISBN 0-8014-9600-4)

External links[redakti | redakti fonton]