Saltu al enhavo

Nigrabeka turako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka turako

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Musophagiformes, Musofagoformaj
Familio: Musophagidae, Musofagedoj
Genro: Tauraco
Jan Krzysztof Kluk, 1779
Specio: Nigrabeka turako, T. schuettii
(Cabanis, 1879)
Tauraco schuettii
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Tauraco schuetti
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigrabeka turako (Tauraco schuettii) estas mezgranda specio de turakoj, grupo de afrikaj membroj de la familio de Musofagedoj. Ĝi estas loĝanta reproduktulo en arbaroj de centra Afriko, ĉefe en Demokratia Respubliko Kongo, sed ankaŭ en Ugando, okcidenta Kenjo, Burundo, Ruando kaj Suda Sudano.

Plato II de Remarques sur l'ornithologie de l'État indépendant du Congo.

La birdo estas 40 cm longa; pezo varias de 199–272 g. Plenkreskulo similas al verda turako, distingebla per malgranda tute nigra beko kaj rondeta blankeca pintokresto. Ĝi havas similan vizaĝbildon kiel aliaj samgenraj turakoj kun du blankaj strioj super kaj malsupre la okulo.

Ĝi demetas du ovojn en platformo de branĉetoj ĉirkaŭ 3 ĝis 5 m super la tero. Kaj la masklo kaj la ino defendas teritorion kaj kunhavas kovajn taskojn.

Ĝia krio estas distinga trajto de la arbaroj de Kongo, resonanca kvah kvah. En areoj kie ĝia teritorio koincidas kun la Ruvenzora turako, ĝi agreseme respondas al la krioj de tiu specio.

Ĝi estas disvastigata specio kaj ne estas minacata tutmonde (CITES II).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Birds of Africa South of the Sahara de Ian Sinclair kaj Peter Ryan (ISBN 0691118159)
  • Del Hoyo, Elliott and Sargatal (eld.), Handbook of the Birds of the World, Vol 4, (ISBN 84-87334-22-9)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]