Nigraflugila sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigraflugila sturno
Nigraflugila sturno
Nigraflugila sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnus
Specio: 'S. melanopterus'
Sturnus melanopterus
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigraflugila sturnoNigraflugila minao (Sturnus melanopterusAcridotheres melanopterus) estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Blankabrusta sturno.

Ĝi estas endemia de Indonezio. Estas tri agnoskitaj subspecioj, la nomiga raso, kiu loĝas en multe de la insulo de Javo, tricolor, kiu estas limigita al sudorienta Javo, kaj tertius, kiu troviĝas en Balio kaj eble en Lomboko. Tamen la valido de la vidaĵoj de Lomboko estas pridisputata ĉar estis nur malmultaj vidaĵoj kaj povus reprezenti fuĝintojn el kaĝokomerco aŭ naturaj vagantoj.

La specio estis ofte atribuita al la sturna genro Sturnus, sed ĝi estas nuntempe lokata en Acridotheres ĉar ĝi estas laŭ kutimaro kaj voĉo pli proksima al la birdoj de tiu genro.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigraflugila sturno estas malgranda minao aŭ sturno 23 cm longa. La plumaro de tiu specio estas rimarkinda, kun kapo, brusto, dorso kaj pugo blankaj kaj la mallonga vosto kaj parto de flugiloj brilnigraj. Tiuj nigraj flugiloj elstaraj en blanka korpo nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie melanopterus signifas “de nigraj flugiloj”. La vostopinto kaj parto de la flugiloj estas blankaj. La haŭto ĉirkaŭ okulo estas senpluma kaj flava kaj havas plilongigon al la orelareo. Ankaŭ la beko estas flava, kaj iom pli malhela ĉebaze. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj junuloj estas kiel plenkreskuloj escepte pro tio ke krono kaj dorso estas grizaj. La subspecio tricolor estas simila al la nomiga sed havas grizan dorson kaj multe pli da nigro en flugiloj. La subspecio tertius estas simila al tricolor escepte pro tio ke la grizo en dorso descendas al la vosto.[1]

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ties natura biotopo estas tropikaj sekaj arbaroj, sekaj aŭ humidaj arbustaroj, kaj paŝtejoj, el marnivelo al 2400 m. Ĝis ĵuse ĝi bone adaptiĝis al homomodifitaj vivejoj, moviĝante inter fruktoĝardenoj, herbejoj, ĉeurbaj areoj kaj aliaj kultivejoj.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Nigraflugila sturno manĝas varion de aĵoj, inklude frukton, nektaron kaj insektojn. Ili manĝas en malgrandaj grupoj kaj en paroj, ambaŭe kaj en arboj kaj surgrunde. Ili ripozas komune nokte en grupoj, foje kun aliaj sturnoj kiel la Balia sturno. Ĝi estas sezona reproduktanto, kvankam la tempo de la reprodukta sezono varias laŭloke. Birdoj en okcidenta Javo reproduktiĝas el marto al majo, sed en orienta Balio la sezono estas ĉirkaŭ junio. Ili ŝajne estas monogamaj, kaj nestumas en per bastonetoj kovrita truo inter rokoj aŭ en arbo.[1]

Minacoj kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa specio estis iam abunda birdo, tiom multe ke oni konsideris ĝin ebla rivalo kaj minaco al minacata Balia sturno.[2] La specio tamen malpliiĝis, multe pro la samaj tialoj ke la Balia sturno, ĉefe kolektado por kaĝokomerco. La specio estas unu el la plej popularaj specioj por kolektantoj; ĵuse la nombro de birdoj enkomercigitaj malpliiĝis ĉar ĝi iĝis jam pli kaj pli rara en naturo. La specio estas nuntempe traktata kiel endanĝerita fare de la IUCN. La specio estas eventuale minacata ankaŭ de ŝanĝoj en agrikulturaj teknikoj kaj ankaŭ sciencistoj kulpas pro malpliigo de genetika variado ĉar fuĝintoj miksigis la tri subspeciojn.[3]. Fuĝintoj de tiu specio dummallonge formis reproduktantan populacion en Singapuro, sed tiu populacio estas nuntempe konsiderata formortinta.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 CRAIG, Adrian. (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-50-7.
  2. (2000) “Status and distribution of the endemic Bali starling Leucopsar rothschildi”, Oryx 34 (3), p. 188–197. 
  3. "IUCN"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]