Saltu al enhavo

Nigrafrunta pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrafrunta pluvio
En Timoro
En Timoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarinko Anarhynchus
Specio: Nigrafrunta pluvio A. veredus
Wagler, 1829
Anarhynchus veredus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrafrunta pluvio (Anarhynchus veredus) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas malgranda pluvio, kiu reproduktiĝas en Pamiro, Tjanŝano, Tibeta Altebenaĵo kaj suda Mongolio, vintrumas en orienta kaj suda Afriko, suda, orienta kaj sudorienta Azio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis iam konsiderata samspecia kun la Siberia sablopluvio, kaj inkludas tri subspeciojn: A. a. atrifrons, kiu reproduktiĝas en Tibeto, A. a. pamirensis, kiu reproduktiĝas en Pamiro, kaj A. a. schaeferi, kiu reproduktiĝas en Ĉinghajo.[1]

Studo publikigita en 2022 proponis, ke la grupo "mongolus" de malgranda sablopluvio estas la frata grupo de granda sablopluvio, kaj ke la grupo "atrifrons" estas ankaŭ frata grupo de ili. Tiel necesas taksonomia disigo de malgranda sablopluvio. La fakuloj sugestis novajn sciencan kaj ordinaran nomon por ili:[2]

  • Siberia sablopluvio (Anarhynchus mongolus), A. m. mongolus kaj A. m. stegmanni;
  • Tibeta sablopluvio (Anarhynchus atrifrons), A. a. atrifrons, A. a. pamirensis kaj A. a. schaeferi;
  • Dezerta sablopluvio (Anarhynchus leschenaultii), nuntempa granda sablopluvio.

La International Ornithologists' Union akceptis la disigon kaj renomadon de la malgranda sablopluvio en 2023, starigante la Tibetan sablopluvion kiel plena specio.[1]

Ĝi estas mezgranda pluvio kun pala gorĝo, bruna dorso kaj blankaj subaj partoj. Plenkreskuloj en somera plumaro havas nigran maskon kaj heloranĝajn bruston kaj kolon; maskloj estas averaĝe pli palaj ol inoj. Plenkreskuloj en vintra plumaro kaj junuloj havas helbrunajn suprajn partojn kaj blankajn malsuprajn partojn, kun variaj kvantoj de blanko en frunto kaj dorso.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]