Nigragorĝa centropo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Centropus leucogaster (Sharpe, 1874) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigragorĝa centropo (Centropus leucogaster, laŭvorte blankventra, sed pli ĝuste estus helventra) estas specio de centropo de la familio Kukoledoj. Ĝi troviĝas en Centra Afriko en densa duaranga kreskaĵaro laŭlonge de arbarbordoj kaj herbecaj marĉoj. La subspecio de norda kaj centra Demokratia Respubliko Kongo estas foje disigita kiel Centropo de Neumann (Centropus neumanni).
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La nigragorĝa centropo estas la plej granda specio en la genro Centropus, kreskante ĝis 46 ĝis 58 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj, la plenkreskulo havas la kapon, kolon, supran bruston kaj mantelon nigrajn, brile per violblua, la flugilojn ruĝbrun-kaŝtankolorajn, la dorson nigran striecan per blanko kaj la voston nigran, dum la vostoplumoj havas pli palajn bazojn. La malsupra brusto kaj ventro estas blankaj, la femuroj, flankoj kaj subvostaj kovriloj havas ruĝbrunan nuancon. La junulo havas iom similan plumaron al la plenkreskulo, sed estas strieca per flavbruna koloro, kaj ne havas la brilon sur la kapo.[1]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nigragorĝa centropo estas indiĝena de okcidenta Afriko, ĝenerale laŭlonge de la Golfo de Gvineo. Ĝia teritorio inkluzivas Kamerunon, la Demokratian Respublikon Kongo, Eburbordon, Gabonon, Ganaon, Gvineon, Gvineon Bisaŭan, Liberion, Niĝeron, Niĝerion, Senegalon, Siera-Leonon kaj Togon.[2] Ĝia tipa vivejo estas la randoj de sekundara arbaro, maldensejoj, subkreskaĵaro, malglata herbejo, la randoj de marĉoj, savano kaj la strioj de galeria arbaro apud riveroj. Ĝi kutime ne troviĝas super 1 000 m.[1]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La nigragorĝa centropo estas kaŝiranta birdo, kiu hezitas eliri el la subkreskaĵaro. Ĝi manĝas sur aŭ proksime al la grundo, la dieto konsistas el insektoj, araneoj kaj malgrandaj ranoj. La nesto estas bulo da sekigitaj herboj kaj folioj kovrita per verdaj folioj kaj ĉirkaŭ 30 cm en diametro. Ĝi estas konstruita proksime al la grundo en arbusto aŭ herbotufo. La du blankaj ovoj estas probable kovataj de la masklo, sed la nestaj kutimoj de ĉi tiu birdo estas malmulte studitaj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 (2012) Cuckoos of the World. Bloomsbury Publishing, p. 163–164. ISBN 978-1-4081-4267-7.
- ↑ BirdLife International (2017). "Centropus leucogaster". IUCN Red List of Threatened Species. 2017 e.T22684260A111730411. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T22684260A111730411.en. Alirita la 13a de Novembro 2021.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


