Nigragorĝa kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa kanario
Nigragorĝa kanario, videblas la nigra mustaĉa strizono en blanka vango
Nigragorĝa kanario, videblas la nigra mustaĉa strizono en blanka vango
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. atrogularis'
Serinus atrogularis
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigragorĝa kanario (Serinus atrogularis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas ofte en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Bocvano, Burundio, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ĝibutio, Etiopio, Gabono, Kenjo, Lesoto, Namibio, Ruando, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, savano kaj arbustaroj.

Tiu specio estas grizbruna sablokolora kanario, kun helaj subaj partoj iom striecaj flanke kaj malhela dorso nigre strieca. La flugiloj estas de nigrecaj plumoj kun brunecaj bordoj, dum la vosto estas de nigraj plumoj kun blankaj rimarkindaj bordoj. Plej rimarkinda karaktero estas la tre flava pugo, kiel ĉe multaj kanarioj. La plej distinga eco estas nigreca ampleksa makulo kiu kovras la gorĝareon kaj iom la supran bruston, kio nomigas la specion kaj en komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. Krome la kapobildo montras helan superokulan strion kaj nigrecan mustaĉan strimakulon en blankeca subvango. La orealreo estas tre griza.

Serinus atrogularis kaj S. reichenowi (Sibley kaj Monroe 1990, 1993) estis kunigitaj en S. atrogularis laŭ Dowsett kaj Forbes-Watson (1993).

Referencoj[redakti | redakti fonton]