Nigragorĝa turdo
Plenkreska masklo en Pakistano
Plenkreska ino en Barato
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Turdus atrogularis Jarocki, F, 1819 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La nigragorĝa turdo[1] (latine Turdus atrogularis) estas migranta azia birdospecio el la familio de turdedoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Turdidae - turdedoj
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdus atrogularis Jarocki, F, 1819 - nigragorĝa turdo
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdidae - turdedoj
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La nigragorĝa turdo longas 24-27 cm. Masklo havas nigran maskon, gorĝon, bruston kaj voston. Ĝi estas griza supre. La malsupra brusto, ventro kaj flankoj estas preskaŭ blankaj. La beko estas malhela, kun flaveta malsupra mandiblo. La kruroj estas ruĝetbrunaj. Ino similas al masklo sed iom senkolora, kaj havas kelkajn blanketajn plumojn ĉe la gorĝo kaj la brusto, kaj kelkajn maldikajn nigretajn striojn ĉe la flankoj[3].
Ĝi povas hibridiĝi kun la ruĝgorĝa turdo (T. ruficollis) kaj tial havas iom da ruĝbruna aŭ purpura en la nigraj areoj[3].
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu specio troviĝas de orienta Eŭropa Rusio (Uralo) orienten al nordcentra Siberio, suden al norduesta Mongolio. Ĝi vintras suden de Mezoriento al Himalajo kaj norda Birmo. Estas raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


