Nigraj Brigadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigraj Brigadoj
kvazaŭmilitistaro
Komenco 30-a de junio 1944 vd
Fino majo 1945 vd
Lando(j) Reĝlando Italio vd
Ĉefestro(j) Alessandro Pavolini vd
vdr
Alessandro Pavolini, ĉĉefkomandanto de la Nigraj Brigadoj (dekstre) kaj Vincenzo Costa (centre), komandanto de la 8a Nigra Brigado "Aldo Resega" de Milano, dum ceremonio en Milano, fine de 1944.

La Brigate Nere plej ofte konata kiel Nigraj Brigadoj (plennome itale Corpo Ausiliario delle Squadre d'azione di Camicie Nere, trad. Helpa Korpuso de la Ŝturm-rotoj de Nigraĉemizuloj) estis unu el la faŝismaj paramilitistaj grupoj, organizitaj kaj regataj de la Respublika Faŝisma Partio (Partito Fascista Repubblicano, PFR) kiu funkciis en la Itala Sociala Respubliko (en Norda Italio), dum la finaj jaroj de la Dua Mondmilito, kaj post la subskribo de la Itala Batalĉeso en 1943. Ili estis oficiale estritaj de Alessandro Pavolini, iama Ministro de Kulturo (MINCULPOP) de la faŝisma epoko dum la lastaj jaroj de la Itala Reĝlando.

La Nigraj Brigadoj ofte engaĝiĝis en subteno de germanaj unuoj dum kontraŭ-partizanaj operacoj kiuj ofte rezultis en masakroj de italaj civiluloj, kiel dum la masakro de Vinca en kiu 162 civiluloj estis ekzekutitaj en agado kie partoprenis la 40a Brigata nera “Vittorio Ricciarelli” de Livorno.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "VINCA FIVIZZANO 24-27.08.1944". Atlaso de Naziaj kaj Faŝismaj Masakroj en Italio. Alirira la 2an de februaro 2019.