Nigraj kaj Blankaj Gelfoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigraj Gelfoj)

La esprimo Nigraj kaj Blankaj Gelfoj aludas al la rivalaj subpartioj kiuj formiĝis en Italio ene de la partio de la Gelfoj fine de la 13a jarcento kaj kiuj estis okazingintaj fortan sangelverŝon en Florenco dum la kvin unuaj jaroj de la 14a jarcento.

La origino de tiu divido estas kverelo de klanoj, nome tiu laŭ kiu kontraŭis la Vieri dei Cerchi (blankoj) kontraŭ la Donati (nigroj). Tiu divido estis same socia, ĉar la Cerchi [ĈERki] estis la partio de la riĉa burĝaro, proksima de la popolo, dum la Donati estis la partio de la nobelaro, proksima de la elito florenca. Tiuj lastaj kontraŭis la justicajn ordonojn eldonitaj de Giano della Bella.

En 1300, sur la Placo de la Sankta Triunuo en Florenco, eksplodis batalo kiu markos definitivan rompon inter ambaŭ partioj. La Nigraj Gelfoj, tre proksimaj al la papo Bonifaco la 8-a, venkis super la Blankaj, nekapablaj defendiĝi konvene, kaj Charles de Valois, venita el Francio helpe al la papo, eniris Florencon sen trafi reziston. Persekutitaj de la «nigruloj», la «blankuloj» alproksimiĝis al la Gibelinoj, kaj ili finkonfuziĝis kun ili. El Januaro 1302, oni komencis ekziligi la blankulojn (ĉefe en Ravenon), el kiuj Dante Alighieri, kaj la patro de Petrarko (la verkisto naskiĝis dum tiu ekzilo). Estis la grafo Gabrielli de Gubbio kiu tiam regis sur la urbo.