Nigrakapa emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa emberizo
Maskla plenkreskulo
Maskla plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberizoj Emberiza
Specio: E. melanocephala
Emberiza melanocephala
Scopoli, 1769
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Nigrakapa emberizo (Emberiza melanocephala) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

    Ĝi nestas de sudorienta Eŭropo (Grekio) orienten ĝis Irano en tiaj biotopoj kiaj arbustaroj, olivarbaroj, ĝardenoj. Travintras en okcidenta Hindio, kien ili iras en ampleksaj flug"nuboj", serĉante sian nutron ĉe la cerealkampoj, interspacitaj de arbustoj. Ĝi estas rara sed regula vaganto en okcidenta Eŭropo.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Tiu palearktisa birdo estas 17 cm longa, pli granda ol la Kanemberizo, kaj longvosta. Temas pri specio de seksa duformismo. La ina birdo similas paseron, sed kun pugo palbruna kaj tre helaj sablokoloraj subaj partoj kaj blanka gorĝo. La masklo havas tre flavajn subajn partojn (gorĝo, kolumo (kun brunnuanca nuko), brusto kaj ventro), la kapon tute nigran. La cetero iomete simile al pasero, nome bruna senmarka dorso, striecaj flugiloj, iom punkteca bruna dorso kaj malhela vosto. La kruroj estas oranĝecaj kaj la beko griza, pli malhele en supra makzelo.

    Junulo estas simila al ino, kaj ambaŭ malfacile separiĝas el la korespondaj plumaroj de la proksime rilata Brunkapa emberizo.

    La alvoko estas milda zrit, kaj la kanto estas interrompita zrit..zrit…zrit…srut..srut…srut.

    Kiam en Hindio ili amase stariĝas sur verdaj arboj ili demalproksime pensigas, ke la arbo surhavas viglan flavan floraron.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Emberiza melanocephala MHNT

    La nesto de nigrakapa emberizo estas tasoforma kaj farita el herbotigoj kaj fibroj, remburita el kaproharoj; kaŝegita en densa arbedaro. La ino demetas 4-6 ovojn en nesto en arbo aŭ arbusto. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado, sed for de la reprodukta sezono semoj.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    la multflanke simila specio de la Brunkapa emberizo (Emberiza bruniceps).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Baga, Goa, Barato