Saltu al enhavo

Nigrakapa papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa papago
Nigrakapa papago, (Pionites melanocephalus), 
ĉe Juronga Birdoparko, Singapuro
Nigrakapa papago, (Pionites melanocephalus),
ĉe Juronga Birdoparko, Singapuro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Genro: Pionites
Heine, 1890
Specio: Nigrakapa papageto, P. melanocephalus
(Linnaeus, 1758)
Pionites melanocephalus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Pionites melanocephala
  • Psittacus melanocephalus Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Nigrakapa papago (Pionites melanocephalus) estas specio de papagoj en la familio papagedoj, latine Psittacidae en la genro Pionites. [1] Aliaj ordinaraj nomoj estas nigrakrona papago, nigraĉapa papago, nigrakapa kajko, kaj por la subspecio P. m. pallidus, pala kajko.[2] Ĝi troviĝas en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo, kaj Venezuelo.[3]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa papago estis formale priskribita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la 10a eldono de sia verko Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genro Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus melanocephalus.[4][5] Linnaeus bazis sian rakonton sur la "white-breasted parrot" kiun priskribis kaj bildigis en 1751 la angla natursciencisto George Edwards en sia plurvoluma verko "A Natural History of Uncommon Birds".[6] Linnaeus havis por la tipa loko Meksikon, sed tio ŝanĝiĝis al Karakaso en Venezuelo fare de Edwards.[5] La Nigrakapa papago estas nun metita kun la Blankventra papago en la genron Pionites, kiun enkondukis en 1890 la germana ornitologo Ferdinand Heine.[7] La genra nomo kombinas la genronomon Pionus, kiun enkondukis Johann Wagler en 1832 kun la sufikso de Antikva greka -itēs kun la signifo "simila". La nomo Pionus devenas el la Antikva greka piōn, pionos kun la signifo "dika". La specia epiteto melanocephalus kombinas la radikon de Antikva greka melas kun la signifo "nigra" kun -kephalos kun la signifo "-kapa".[8]

Oni agnoskis du subspeciojn:[7]

  • P. m. melanocephalus (Linnaeus, 1758) – sudorienta Kolombio kaj suda Venezuelo tra la Gujanoj kaj norda Brazilo
  • P. m. pallidus (Berlepsch, 1889) – suda Kolombio ĝis nordorienta Peruo

La nigrakapa papago estas 21 ĝis 25 cm longa kaj pezas 130 ĝis 170 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio havas nigran ĉapon de frunto ĝis nuko kaj ruĝbrun-oranĝan bendon trans sia malantaŭa kolo. Ili estas verdaj de siaj bridoj ĝis sub siaj okuloj, kaj flavaj sur sia malsupra vizaĝo, flankoj de sia kolo, kaj sia supra brusto. Ilia dorso kaj flugiloj estas obtuze verdaj kun malhelbluaj unuarangaj flugilplumoj kaj ruĝecbluaj akseloj. Ilia malsupra brusto kaj ventro estas kremblankaj kaj iliaj flankoj, femuroj, kaj ventra areo estas abrikotflavaj. La supra surfaco de ilia vosto estas verda kun flavaj plumpintoj kaj la malsupra surfaco estas olivecflava. Nematuraj birdoj havas palflavajn brustojn kaj ventrojn. Subspecio P. m. pallidus similas al la nomiga, sed havas pli blankan bruston kaj ventron kaj pli palan ruĝbrun-oranĝan bendon sur la malantaŭa kolo.[9][10][11][12]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nomiga subspecio de la nigrakapa papago troviĝas ekde sudorienta Kolombio orienten tra Venezuelo kaj Gujanoj kaj suden en Brazilon ĝis la rivero Amazono. La subspecio P. m. pallidus troviĝas oriente de Andoj en suda Kolombio, orienta Ekvadoro kaj nordorienta Peruo.[1][9] La specio loĝas en kanopeoj, maldensejoj kaj randoj de humida tropika arbaro de malaltaj teroj kaj arbaroj de tipoj terra firme kaj várzea. Ĝi troviĝas ankaŭ en sekundara arbaro. En alteco ĝi atingas altitudon de 1 000 m, sed nur en malgrandaj nombroj super 500 m.[9][10][11][12]

La nigrakapa papago estas nomada en Franca Gvajano por sekvi la modelon de manĝaĵhavebleco. Ĝiaj movoj aliloken, se ekzistas, ne estis dokumentitaj. La specio estas tipe vidata en malgrandaj grupoj de ĝis ĉirkaŭ ok individuoj.[9][11][12]

La nigrakapa papago manĝas semojn, fruktojn, florojn kaj foliojn.[9] Grupoj manĝas palmfoliojn, ŝajne pro ilia minerala enhavo, kaj ne vizitas argilajn lekejojn.[12]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La nesta sezono de la nigrakapa papago varias multe tra ĝia teritorio. Ĝi inkluzivas aprilon kaj majon en Venezuelo, oktobron kaj novembron en Surinamo, kaj daŭras de decembro ĝis februaro en Franca Gvajano. Ĝi nestas en arbaj kavaĵoj kaj la ovodemetado supozeble estas de du ĝis kvar ovoj. En kaptiteco la kovoperiodo estas de 25 tagoj kaj elnestiĝo okazas 10 semajnojn post eloviĝo.[9][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  2. 1 2 Black-headed Parrot (Pionites melanocephalus). World Parrot Trust. Alirita 4a de Marto 2023 .
  3. ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. 30a de Januaro 2023. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. Alirita la 30an de Januaro 2023
  4. ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  5. 1 2 (1937) Check-List of Birds of the World 3. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  6. ↑ Edwards, George. (1751) A Natural History of Uncommon Birds 4. London: Printed for the author at the College of Physicians.
  7. 1 2 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 10a de Marto 2024 .
  8. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 307 kaj 246. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  9. 1 2 3 4 5 6 Collar, N. kaj P. F. D. Boesman (2020). Black-headed Parrot (Pionites melanocephalus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 4a de Marto 2023
  10. 1 2 van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 136. ISBN 978-0-19-530155-7.
  11. 1 2 3 Ridgely, Robert S.. (2001) The Birds of Ecuador: Field Guide II. Ithaca: Cornell University Press, p. 195. ISBN 978-0-8014-8721-7.
  12. 1 2 3 4 McMullan, Miles. (2010) Field Guide to the Birds of Colombia. Bogotá: Fundación ProAves, p. 62. ISBN 978-0-9827615-0-2.
  • Parr, M., & Juniper, T. (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
  • Restall, R., Rodner, C., & Lentino, M. (2006). Birds of Northern South America. Vol. 1 & 2. Helm, London. (ISBN 0-7136-7242-0) (vol. 1); (ISBN 0-7136-7243-9) (vol. 2)
  • Schulenberg, T., Stotz, D. Lane, D., O'Neill, J, & Parker, T. (2007). Birds of Peru. Helm, London. (ISBN 978-0-7136-8673-9)
  • Sigrist, T. (2006). Aves do Brasil – Uma Visão Artistica. (ISBN 85-905074-1-6)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]