Saltu al enhavo

Nigrakaska bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakaska bucero
Paro en Jardin d'Oiseaux Tropicaux, La Londe-les-Maures(ino maldekstre kaj masklo dekstre)
Paro en Jardin d'Oiseaux Tropicaux, La Londe-les-Maures
(ino maldekstre kaj masklo dekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Buceroformaj birdoj
Familio: Buceredoj
Genro: Ceratogymna
Bonaparte, 1854
Specio: Nigrakaska bucero C. atrata
Ceratogymna atrata
(Temminck, 1835)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r
Skeleto de masklo de Nigrakaska bucero (Muzeo de Ostologio de Oklahomurbo (Oklahomo))

La Nigrakaska bucero[1] (Ceratogymna atrata) estas granda specio de birdoj kaj unu el la du specioj de la genro Ceratogymna. Ĝi estas ofta tra sub-Sahara Afriko, estante konata el Sieraleono kaj Liberio en Okcidenta Afriko (same kiel ĉe plimulto de Okcidenta Afriko laŭlonge de la Golfo de Gvineo), suden ĝis Angolo kaj orienten ĝis la Demokratia Respubliko Kongo kaj okcidenta Ugando.[2] Ili estas plej ofte konsiderataj preskaŭ minacata specio,[3] kaj ilia populacio estas mapliiĝanta.[4][5]

La Nigrakaska bucero estas granda, plejparte nigra birdo kun bluaj, senplumaj karunkloj kaj haŭto ĉirkaŭ la okuloj. Plenkreskaj birdoj kutime longas inter 60 kaj 70 cm, kaj oni povas distingi ilin de la simila Flavkaska bucero pro la blankaj skvamoj en ilia plumaro.[4] Oni facile rekonas ilin kiel membrojn de la bucera familio pro la kaskostrukturo, kiun la birdoj evoluigas sur siaj bekoj dum ili maturiĝas.[6]

Kiel multaj birdospecioj, nigrakaskaj buceroj montras seksan dimorfismon. La maskloj estas pli grandaj, kun nigraj kapoj kaj pli granda kasko. La inoj havas brunan plum-kapuĉon.[7]

Nigrakaskaj buceroj pasigas la plejparton de sia tempo alte en la arboj de malaltaj ĉiamverdaj arbaroj, kvankam ili troviĝas ankaŭ en proksimaj plantejoj kaj maturaj duarangaj arbaroj. Ili kutime vivas pare aŭ en malgrandaj familiaj grupoj, kvankam oni observis ankaŭ arojn de ĝis 40 individuoj. Tiaj aroj de nigrakaskaj buceroj povas vagi tra centoj da kilometroj serĉe al fruktodonaj arboj, revenante nokte al preferataj ripozlokoj.[4]

Nigrakaskaj buceroj estas ĉefe fruktomanĝantoj; fruktoj konsistigas 90 % de ilia dieto. Figoj kaj fruktoj de la oleopalmo estas gravaj bazaj nutraĵoj, sed oni observis, ke ili manĝas ankaŭ fruktojn de specioj apartenantaj al almenaŭ 20 diversaj plantfamilioj.[4] Kiel aliaj membroj de sia genro, nigrakaskaj buceroj estas gravaj disvastigantoj de semoj por multaj arbospecioj.[8]

Krom fruktoj, nigrakaskaj buceroj konsumas iom da viando: oni observis ilin ĉasantajn insektojn super la kanopeo kaj rabantajn la nestojn de aliaj birdoj, precipe de Ploceedoj.[4]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La Nigrakaska bucero ŝajne estas monogama, reproduktiĝas unufoje ĉiun unu-duan jaron kaj demetas ĝis du ovojn. Kiel ĉe ĉiuj aliaj specioj de buceroj, la paro nestas en malplena arbotruo; post la ovodemeto, la ino estas enmurigita ene de la kavaĵo, lasante nur malgrandan malfermaĵon, tra kiu la masklo liveras manĝaĵon. Sciencistoj konstatis, ke la havebleco de fruktoj en difinita jaro determinas la reproduktan kaj nestan intensecon de la nigrakaskaj buceroj; oni registris almenaŭ unu kazon, en kiu populacio en sud-centra Kameruno ŝajne tute ne konstruis nestojn dum aparte malfacila jaro.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ornitologia taksonomio.
  2. ↑ African Bird Club.
  3. ↑ BirdLife International. (2025). “Ceratogymna atrata”, IUCN Red List of Threatened Species 2025. doi:10.2305/IUCN.UK.2025-2.RLTS.T22682621A277507175.en. Alirita 22a de Novembro 2021..
  4. 1 2 3 4 5 Black-casqued Hornbill | IUCN Hornbill Specialist Group (en-US) (2018-04-02). Alirita 2025-09-05 .
  5. ↑ (2020-04-28) “Why the "Visitor Effect" Is Complicated. Unraveling Individual Animal, Visitor Number, and Climatic Influences on Behavior, Space Use and Interactions With Keepers—A Case Study on Captive Hornbills”, Frontiers in Veterinary Science 7. doi:10.3389/fvets.2020.00236.
  6. ↑ Black-casqued Hornbill - BirdBuddy Wiki (angle). Alirita 2025-09-05 .
  7. ↑ Black-casqued Hornbill – eBird (angle). Alirita 2023-02-06 .
  8. 1 2 (2004) “Breeding and nest site characteristics of the Black-casqued Hornbill Ceratogymna atrata and White-thighed Hornbill Ceratogymna cylindricus in south-central Cameroon”, Ostrich 75 (3), p. 79–88. doi:10.2989/00306520409485418. Bibkodo:2004Ostri..75...79S. Arkivigite je 2025-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Kemp, A. C. (2001). "Family Bucerotidae (Hornbills)". pp. 436–523 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (2001). Handbook of the Birds of the World. Vol. 6. Mousebirds to Hornbills. Lynx Edicions, Barcelona. (ISBN 84-87334-30-X)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]