Nigrakola busarelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakola busarelo
Nigrakola busarelo
Nigrakola busarelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Busarellus
Specio: B. nigricollis
Busarellus nigricollis
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nigrakola busarelo (Busarellus nigricollis) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Busarellus.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Argentino, Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gujanoj, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, kaj Venezuelo. Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, marĉoj, kaj similaj biotopoj.

Nigrakola busarelo en la Amazona Peruo

La populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 100.000 al 1.000.000 de ekzempleroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Nigrakola busarelo havas pli malpli blankan kapon, nuance al sablokolora, kaj kun nigra strieco en krono. La korpo, supre kaj sube, kaj la dorso estas tre cinamo-ruĝecaj (malhelbrunaj), pli palaj en brusto. Estas nigra duonlumo en supra brusto kaj de tiu antaŭkoluma marko devenas la komuna nomo kiu estas rekta traduko de la latina scienca nomo. La dorso havas disajn nigrajn strietojn; la flugil- kaj vosto-plumoj estas nigraj kun la vostobazo strieca je ruĝecbruna. La irisoj estas tre ruĝecbrunaj, la vaksaĵo kaj beko nigraj, kaj la kruroj bluecblankaj.

Nematuruloj estas similaj, sed makulece al nigra, inklude ĉe krono, kaj la ruĝecbruna strieco en vosto estas pli etenda. La pala areo en brusto estas ankaŭ pli klare markata. La supra surfaco de la flugiloj estas strieca, kaj la irisoj estas malhelbrunaj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas du subspeciojn de tiu neotropisa specio : [1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La nesto estas kutime situa en granda arbo, ofte ĉe akvo, sed foje en nealtaj arbetoj de kafoplantejoj aŭ ĉeurbaj areoj. La nesto estas kovrata de verdaj folioj. La ino demetas 3 al 5 ovojn blankecajn kun punktoj flavecbrunaj aŭ ruĝecbrunaj kaj pli malhelaj makuletoj. Ne disponeblas pli da informo pri ties reproduktado.

La Nigrakola busarelo loĝas el dieto ĉefe komponata el fiŝoj. Ĝi manĝas ankaŭ akvajn cimojn kaj eventuale lacertetojn, helikojn kaj rodulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, konsultita la 8an de aŭgusto de 2011, Clements, J.F. kaj T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]