Nigrakrona lorio
Ĉe Juronga Birdoparko, Singapuro | ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Lorius lory | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||
|
Psittacus lory Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Nigrakrona lorio (Lorius lory) konata ankaŭ kiel okcidenta nigrakrona lorio aŭ trikolora lorio estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi troviĝas en Nov-Gvineo kaj apudaj pli malgrandaj insuloj.

Ĝi estas buntkolora kaj relative fortika lorio (31cm). Estas sep subspecioj, ĉiuj kun verdaj flugiloj, ruĝaj kapoj kaj korpo ĉirkaŭ la flugilo, nigra krono, griznigra vaksaĵo, flavaj subflugiloj, kaj bluaj kruroj kaj ventro. Plej multaj ankaŭ havas bluan nukon kaj mantelon (areo inter flugiloj sur la dorso). Ĝi restas ĝenerale vaste disvastiĝinta kaj ofta, sed la subspecio cyanuchen estas relative malofta, kun malpli ol 5 000 individuoj restantaj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Nigrakrona lorio estis formale priskribita fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la deka eldono de lia verko Systema Naturae kun la duvorta nomo Psittacus lory.[1] Linnaeus bazis sian priskribon sur "The first Black Capped Lory" kiun priskribis kaj bildigis en 1751 la angla natursciencisto George Edwards en sia verko A Natural History of Uncommon Birds.[2]
La nomo lory (lorio) devenas el la malaja vorto por tiuj brilkoloraj papagoj.[3]
La Nigrakrona lorio estas nun metita en la genron Lorius, kiun enkondukis en 1825 la irlanda zoologo Nicholas Aylward Vigors.[4][5]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni agnoskis jenajn sep subspeciojn[5], kiuj varias konsiderinde laŭ koloro:
- L. l. lory: Okcidentpapuaj insuloj kaj Birdokapa Duoninsulo. Bluaj koloroj de nuko, mantelo, kaj ventro kuniĝas por kovri plejparton de la korpo kaj estas purpurbluaj. Ruĝaj subflugiloj. Junulo similas al erythrothorax aŭ cyanuchen.
- L. l. erythrothorax: La tuta suda marbordo de Nov-Gvineo oriente de la Birdokapa Duoninsulo, kaj la sudorienta norda marbordo. Blua nuko preskaŭ formas kolumon, blua atingas duonvoje supren laŭ la ventro. Flava sur flugiloj. Blua mantelo en du bendoj. Ruĝaj subflugilaj kovriloj.
- L. l. somu: Sudaj montetaj distriktoj de centra Nov-Gvineo. Ruĝa mantelo kaj nuko, blua nur malsupre sur la ventro.
- L. l. salvadorii: Nordokcidenta marbordo de Papuo-Nov-Gvineo. Kiel "erythrothorax" sed kun blunigraj subflugilaj kovriloj.
- L. l. viridicrissalis: Nordorienta marbordo de Okcidenta Nov-Gvineo. Kiel salvadorii, sed blua pli nigra ie ajn.
- L. l. jobiensis: Insuloj Japen kaj Mios Num. Kiel salvadorii, sed pli palaj bendoj ĉe brusto kaj dorso.
- L. l. cyanuchen: Insulo Biak. Nigro de la krono renkontas bluon de la nuko, ununura blua dorso-strio.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La nigrakrona lorio loĝas en primaraj arbaroj kaj arbaraj randoj en plej multaj malaltebenaĵaj areoj ĝis 1000 m (sporade ĝis 1750 m), sed ne en musonarbaroj aŭ kokosplantejoj. Ĝi kutime troviĝas en paroj kaj foje en grupoj de 10 aŭ pli. Ilia dieto inkluzivas polenon, nektaron, florojn, fruktojn kaj insektojn.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]- Supraj partoj
- Ĉe Juronga Birdoparko, Singapuro
- Trinkante nektaron en la Juronga Birdoparko
- Juronga Birdoparko
- Bestoĝardeno de Singapuro
- Flugilplumaro ĉe la Juronga Birdoparko
- Juronga Birdoparko
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Edwards, George. (1751) A Natural History of Uncommon Birds Part IV. London: Printed for the author at the College of Physicians.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1825) “On the arrangement of the genera of birds”, Zoological Journal 2, p. 391–405 [400].
- 1 2 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (Julio 2021). Alirita 24a de Julio 2021 .
- Forshaw, Joseph M. (2006). Parrots of the World; an Identification Guide. Bildoj de Frank Knight. Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


