Saltu al enhavo

Nigrakrona vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakrona vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: Nigrakrona vanelo V. melanocephalus
Rüppell, 1845
Vanellus melanocephalus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakrona vanelo, Vanellus melanocephalus, estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio ĥaradriedoj. Ĝi estas endemia de la Etiopaj Altaĵoj.[1]

Ili havas nigran kronon, blankajn brovon kaj ventron, nigran gorĝon kaj nigroblankajn makulstriojn trans la brusto. La kruroj estas flavoranĝaj. La beko estas nigra kun flava bazo en maksilo. La vizaĝo kaj la dorso estas grizbrunaj.

Ĝi troviĝas en kaj malsekaj kaj sekaj montaj vivejoj, inkluzive de prerioj, erikejoj kaj marĉoj.

Referenco

[redakti | redakti fonton]
  1. Spot-breasted Lapwing - eBird (angle). Alirita 2021-09-03 .