Nigramaska kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigramaska kanario
Nigramaska kanario
Nigramaska kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. citrinelloides'
Serinus citrinelloides
(Finsch & Hartlaub, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigramaska kanario (Serinus capistratus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas en Angolo, Burundio, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbustaroj.

Estas birdo tre simila al proksima parenco, nome la Citronkanario (Serinus citrinelloides), kaj tiele ĝi estas kanario olivverdeca supre kun nigreca strieco en dorso kaj ĉefe en flugiloj kaj verdecflava sube sed ne strieca en brusto kaj tutflava kaj bruste kaj ventre. La kapo estas olivecgriza kun pli nigreca masko ol la Citronkanario (frunto, vizaĝo kaj mentono) kontrasta kun hela kornokolora beko. Tiu nigra masko, kiu nomigas la specion estas iom bordata helflava supre (per superokula strio) kaj kompreneble sube, krom olivecgriza orelareo, dum la krono estas olivecgriza kaj iom strieca.

Referencoj[redakti | redakti fonton]