Nigravanga parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigravanga parulio
Nigravanga parulio
Nigravanga parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. melanogenys'
Basileuterus melanogenys
(Baird, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Basileuterus melanogenys 1902.jpg
Basileuterus melanogenys 1902

La Nigravanga parulio (Basileuterus melanogenys) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Tiu specio estas de loĝantaj birdoj reproduktantaj endemie en la montoj de centra kaj suda Kostariko kaj okcidenta Panamo.

Ĝi troviĝas normale en arbaroj de kverkoj kun densa subkreskaĵaro de bambuo el 2500 m de altitudo al la lignolimo, sed eventuale loĝas tiom malalte kiom ĝis 1600 m. La reprodukta paro konstruas diketan kupolan neston kun flanka enirejo en dekliveca bordo aŭ depresio; la ino demetas du blankajn ovojn.

La Nigravanga parulio estas 13-13.5 cm longa kaj pezas 13 g. Ĝi havas tre ruĝecan kronon, longan blankan superokulan strion (nigre borditan) kaj nigrajn vangojn, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie melanogenys signifas precize “kun nigra vango”. La supraj partoj estas olivecaj, dum la brusto estas olivecgriza, la gorĝareo blankeca, kaj la ventro flavecblanka. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brunaj en supraj partoj, havas pli senkoloran superokulan strion kaj pli grizan bruston, kaj montras du cinamajn flugilstriojn.

Spite la malgranda teritorio de tiu specio, ĝi havas tri subspeciojn.

  • B. m. melanogenys, la nomiga raso priskribita supre, reproduktiĝas en centra kaj suda Kosta-Riko.
  • B. m. eximius estas tre limigita en malgranda areo de okcidenta Panamo, kaj estas iom pli blanka en ventro ol la melanogenys.
  • B. m. bensoni estas tre limigita en malgranda areo de centrokcidenta Panamo, kaj estas pli blnak sube ol eximius, kaj pli purgriza supre.

La Nigravanga parulio manĝas ĉefe insektojn, araneojn kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn, kaptataj malalte en subkreskaĵaro.

La alvoka noto de la Nigravanga parulio estas akra cit, kaj la maskla kanto estas zoeca trena ci ci ŭi ci ci ŭu ci ŭii.

Referencoj[redakti | redakti fonton]