Nigraventra galinolo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tribonyx ventralis Gould, 1837 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigraventra galinolo (laŭ la latinlingva scienca nomo Tribonyx ventralis) estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj indiĝena de Aŭstralio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Nigraventra galinolo estas granda malhela birdo, kiu atingas ĉirkaŭ 38 cm de longo kaj pezas ĉirkaŭ 400 g. Tiu specio posedas erektan voston kaj estas preskaŭ tute dotita per brungrizaj kaj verdaj plumoj. Ĝiaj longaj kruroj kaj mandiblo estas okulfrapa roz-oranĝa koloro, same kiel ĝiaj okuloj kiuj estas pli heloranĝaj. Tiu specio ne estas troe voĉema, ĝia ĉefa voko estas alarma "kak" sono. Ili fariĝas videblaj kiam ili estas vidataj en malgrandaj aroj surgrunde. Iliaj vertikalaj vostoj kaj socia konduto memorigas pri hejmaj kokinoj.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas nomada, celante sezonajn akvofontojn. Ĝi troviĝas la tutan jarou vivanta ĉe nesalaj kaj saletaj akvolokoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Rails de Taylor kaj van Perlo, ISBN 90-74345-20-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|