Nigraventra otido
Maskla plenkreskulo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Nigraventra otido (laŭ la latinlingva scienca nomo Lissotis melanogaster) estas specio de birdoj de la familio Otididae. Ĝi estas mezgranda otido kun longaj kolo kaj kruroj, afrika grundoloĝanta birdo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La nigraventra otido estas 58–65 cm longa. La beko kaj kruroj estas nebrile flavaj. La supraj partoj de la masklo havas nigrajn kaj brunajn markojn sur bruna sablokolora fono; la subaj partoj estas nigraj. La kapo estas bunte markita per nigra, blanka kaj sablokoloro. La kolo, longa kaj maldika inter otidoj, estas sablokolora bruna kun maldika nigra linio laŭ la fronto kiu kuniĝas al la nigra brusto. La vosto estas bruna kaj sablokolora kun kvar aŭ kvin mallarĝaj malhelbrunaj strioj. La supra surfaco de la flugiloj estas blanka kun bruna triangulo ĉe la bazo; la flugilplumoj havas nigrajn pintojn krom la eksteraj sekundaraj plumoj. La blanko de la flugiloj estas videbla kiam la birdo staras, kontraste kun la nigraj subaj partoj.[1]
La ino estas senmarka sablokolora, kripte markita per pli malhelbruna makulo en la dorso kaj vermikulaĵo (mallarĝaj ond-bendoj) sur la kolo kaj brusto. La junulo estas pli senkolora kaj malhela, kun malhelgriza krono kaj sablokoloraj makuletoj sur la flugilo. La bildoj de la kolo kaj pugo de ambaŭ seksoj, la blankaj mentono kaj antaŭbeko de la masklo, kaj la vermikulaĵoj de la ino estas punktoj kiuj distingas tiun specion de ĝia proksima parenco, la Hartlaŭba otido.[1]
Arealo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en savano, kultivitaj kampoj kaj altaj malfermaj herbejoj en subsahara Afriko.[2] Tiu specio troviĝas ankaŭ en lokoj de Sudafriko, Zimbabvo, Bocvano kaj kelkaj areoj de Tanzanio kaj Niĝerio. Ĝi preferas pli altan pluvokvanton ol la Hartlaŭba otido kaj en multaj lokoj ĝi ĉeestas nur post pluvego.[1]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]En manĝkutimoj ĝi similas al aliaj otidoj. En amindumado la masklo retiras sian kapon al sia dorso, donante "mallongan altiĝantan wheezy-fajfon, zhweeeeee", paŭzas en tiu pozicio, kaj malrapide levas sian kapon, donante "eksplodan kvokon aŭ plop sekvitan per milda gorgosono".[1]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi estas ĉiomanĝa birdo ĉefe manĝanta senvertebrulojn kiel skaraboj, akridoj, blatoj, formikoj kaj iuj aliaj malgrandaj insektoj. Ilia dieto ankaŭ inkluzivas kelkajn legomojn, fruktojn kiel beroj, floroj, semoj kaj verdaj folioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania. Princeton University Press, p. 90–91, 110–111, 309. ISBN 0-691-01022-6.
- ↑ BirdLife International (2016). "Lissotis melanogaster". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22692007A93332996. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692007A93332996.en. Alirita la 17an de Novembro 2021.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Black-bellied korhaan - Speciteksto en The Atlas of Southern African Birds
| ||||||||||||||||||



