Nigravosta konuro
Subspecio P. m. melanura | ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Pyrrhura melanura | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
P. m. melanura, P. m. souancei, kaj P. m. berlepschi Teritorio de la subspecioj P. m. melanura, P. m. souancei, kaj P. m. berlepschi | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La Nigravosta konuro (laŭ la latina scienca nomo Pyrrhura melanura) kaj pli precize Maronvosta konuro aŭ Kaŝtanvosta papageto estas malgranda papago el genro Pyrrhura, endanĝerigita specio en la familio Psittacidae. Ĝi troviĝas en Kolombio, Venezuelo, Ekvadoro, Peruo kaj Brazilo.[1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La International Ornithological Committee kaj la Taksonomio Clements atribuas jenajn kvin subspeciojn al la Nigravosta konuro:[1][2]
- P. m. pacifica Chapman, 1915
- P. m. chapmani Bond & Meyer de Schauensee, 1940
- P. m. melanura (Spix, 1824)
- P. m. souancei (Verreaux, 1858)
- P. m. berlepschi Salvadori, 1891
La verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) traktas P. m. pacifica kaj P. m. chapmani kiel apartaj specioj, nome papagetoj de "Choco" kaj de "Supra Magdalena", respektive.[3] Notu, ke la mapo ekskludas tiujn du taksonojn.
Tiu artikolo sekvas la modelon de la kvin subspecioj.

Aspekto
[redakti | redakti fonton]La kaŝtanvosta papageto estas 23 ĝis 25 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 83 g. Ambaŭ seksoj estas samaj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio P. m. melanura havas plejparte verdan kapon kun bruna krono kaj nuko. Iliaj supraj partoj estas verdaj. Ilia gorĝo, la flankoj de ilia kolo kaj ilia brusto estas malhelverdaj kun flavbrunaj blankecaj plumrandoj, kiuj donas skvamecan aspekton. La cetero de iliaj malsupraj partoj estas verdaj. Iliaj flugiloj estas plejparte verdaj kun ruĝaj kaj flavecoranĝaj primaraj kovriloj; iliaj unuarangaj flugilplumoj estas plejparte bluaj. La supra surfaco de ilia vosto estas kaŝtanbruna kun verda bazo kaj ĝia malsupra surfaco estas malhelgrizeca. Ilia beko estas grizeca, iliaj irisoj malhelbrunaj kun nuda blanka haŭto ĉirkaŭ ĝi, kaj iliaj kruroj kaj piedoj nigrecgrizaj. Nematuraj birdoj similas al plenkreskuloj, sed kun malpli da ruĝo sur la primaraj kovriloj.[4][5][6]
Subspecio P. m. pacifica estas pli malhela ol la nomiga subspecio kaj ne havas flavon sur siaj primaraj kovriloj. Ĝia brustoskvameco estas pli malhela kaj pli mallarĝa, ĝia okulringo griza, kaj ĝia beko nigreca. P. m. chapmani estas pli granda ol la nomiga subspecio kun malpli da ruĝo sur sia flugilo kaj ruĝa makulo sur sia ventro. La skvameca aspekto de ĝia brusto etendiĝas ĉirkaŭ la malantaŭo de ĝia kolo. P. m. souancei havas pli dense skvamecan gorĝon ol la nomiga subspecio, sen flavo sur la primaraj kovriloj, foje ruĝa sur siaj karpaloj, brunruĝan ventron kaj pli nigran subvoston. P. m. pacifica havas eĉ pli densan gorĝoskvamecon ol souancei, ruĝajn karpalojn kaj brunruĝan ventron.[4][6][7]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La subspecioj de la Nigravosta konuro troviĝas jene:[1][4]
- P. m. pacifica, Pacifika deklivaro de Andoj el la Departemento Nariño de Kolombio suden ĝis la Provinco Cotopaxi de Ekvadoro
- P. m. chapmani, supra valo de la rivero Magdalena en la orienta deklivaro de la Centra Kordilero de Kolombio ĝis Tolima kaj Huila
- P. m. melanura, supra Amazona Baseno en sudan Venezuelon, sudorientan Kolombion, orientan Ekvadoron, nordorientan Peruon, kaj nordokcidentan Brazilon
- P. m. souancei, orienta deklivaro de Andoj el Makarena Montaro en sud-centra Kolombio ĝis orienta Ekvadoro kaj eble norda Peruo
- P. m. berlepschi, orienta deklivaro de Andoj el Provinco Morona-Santiago en Ekvadoro ĝis la valo de la rivero Huallaga en norda Peruo
La kaŝtanvosta papageto loĝas en la kanopeo kaj randoj de diversaj pejzaĝoj, inkluzive de malseka malaltebenaĵa antaŭmontara arbaro, nubarbaro, várzea, terra firme, kaj ankaŭ parte senarbarigitaj areoj. Ĝi estas plej ofta inter 500 kaj 1 700 m da alteco, sed P. m. pacifica atingas altecon ĝis 2 200 m, P. m. souancei ĝis 3 200 m, kaj P. m. berlepschi ĝis 3 200 m. P. m. chapmani estas la escepto; ĝi varias inter 1 600 kaj 2 800 m.[4][6][7][5]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La kaŝtanvosta papageto supozeble estas ĝenerale sidlokema, sed kelkaj subspecioj supozeble faras laŭsezonajn altecajn movojn.[4]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La kaŝtanvosta papago tipe manĝadas en grupoj de ĉirkaŭ ses ĝis dek du individuoj. Ĝia dieto ne estas konata detale sed inkluzivas fruktojn de arbararboj kaj palmoj, kaj ankaŭ kultivitajn fruktojn kiel mangojn kaj gujavojn.[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono de la kaŝtanvosta papago varias geografie; P. m. melanura reproduktiĝas inter aprilo kaj junio kaj P. m. berlepschi inter januaro kaj marto. La sezono de P. m. chapmani inkluzivas januaron; ĝiaj detaloj kaj tiuj de la aliaj du subspecioj ne estas konataj. En kaptiteco la ovodemetado estas kutime de kvar ovoj, la kovado de ĉirkaŭ 25 tagoj, kaj la tempo ĝis elnestiĝo de sep ĝis ok semajnoj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el Alirita la 10an de Novembro, 2022
- ↑ HBW and BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 7. Dsponebla ĉe: Alirita la 13an de Decembro, 2022
- 1 2 3 4 5 6 7 del Hoyo, J., N. Collar, kaj G. M. Kirwan (2022). Maroon-tailed Parakeet (Pyrrhura melanura), versio 1.1. En Birds of the World (B. K. Keeney, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 11an de Marto, 2023
- 1 2 van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 129. ISBN 978-0-19-530155-7.
- 1 2 3 Ridgely, Robert S.. (2001) The Birds of Ecuador: Field Guide II. Ithaca: Cornell University Press, p. 189. ISBN 978-0-8014-8721-7.
- 1 2 McMullan, Miles. (2010) Field Guide to the Birds of Colombia. Bogotá: Fundación ProAves, p. 62. ISBN 978-0-9827615-0-2.
- Arndt, T. (2008). Anmerkungen zu einigen Pyrrhura-Formen mit der Beschreibung einer neuen Art und zweier neuer Unterarten. Papageien 8/2008.
- Joseph, L. (2002). Geographic variation, taxonomy and distribution of some Amazonian Pyrrhura parakeets. Ornitologia Neotropical 13(4): 337–363.
- Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
- Remsen, J. V., Jr., C. D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, kaj K. J. Zimmer. Versio 6a de Septembro 2007. A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union.
- Ribas, C. C., L. Joseph, C. Y. Miyaki (2006). Molecular systematics and patterns of diversification in Pyrrhura (Psittacidae), with special reference to the picta-leucotis complex. Auk 123(3): 660–680.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



