Nigroblankpuga kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigroblankpuga kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Aphriza
Specio: Nigroblankpuga kalidro Aphriza virgata
Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigroblankpuga kalidro, Aphriza virgataCalidris virgatus, estas eta fortika vadbirdokalidro de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estis kutime klasita kiel specio de propra genro nome Aphriza virgata, sed lastatempe pli nunaj datumoj sugestis, ke ĝi estas pli proksima genetike kun la Granda kalidro kaj kun la Grandega kalidro kaj pro tio estu inkludita en Calidris (Thomas et al., 2004). Krome la Grandega kalidro ŝajnas multe pli granda, pli longbeka kaj iome pli malhela Nigroblankpuga kalidro.

Aspekto

Tiu birdo estas mezgranda- 22 ĝis 26 cm longa- kaj havas mallongan malhelan bekon -escepte suba mandiblo ĉebaze kio estas flaveca-, flavajn krurojn kaj nigran rubandon ĉe la fino de blanka pugo. En breda plumaro, ĝi havas malhelajn striojn en brunecaj kapo kaj brusto kun malhelaj punktoj en ties blankaj subaj partoj; la supraj partoj estas malhelaj kun ruĝeca koloro en dorso kaj flugiloj kaj blanka strio supre dumfluge. Okuloj estas nigraj kaj ringokuloj blankaj. Birdoj en vintra plumaro kaj neplenkreskuloj estas ĉefe grizaj en supraj partoj kaj brusto kaj blankaj en subaj partoj kun striado. La ino estas iomete pli granda.

Disvastiĝo

Ties reprodukta medio estas roka tundro en Alasko kaj la Jukono. Tiuj birdoj migras al la marbordoj de la Pacifiko de Norda Ameriko kaj Suda Ameriko, el suda Alasko ĝis Fuegio, ĉefe en ties okcidentaj marbordoj, sed kelkaj ankaŭ en orienta marbordo de Argentinio. Oni supozas loĝantaron de 80,000 birdoj.

Kutimoj

La ino demetas 4 brunflavecajn ovojn en surplanka truo kovrita de likenoj kaj planta materialo. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn, kiuj manĝas ili meme. Dum reproduktado, tiu specio manĝas ĉefe insektojn, kelkajn semojn. Dum aliaj sezonoj ili manĝas ĉefe marplantan materialon el Porphyra columbina, moluskojn kaj krustulojn kiujn ili trovas laŭ la onda linio en rokaj marbordoj kie kutime troviĝas laŭ etaj aroj, ofte kun ŝtonturnuloj, Arenaria interpres. Tiu specio manĝas ĝis kiam venas ondo, tiam saltas kaj atendas haltoflugante ĝis kiam la ondo foriras kaj la birdo alteriĝas denove.

Kanto estas fajfa ti ti ti.

Referencoj

Kroma Materialo