Nigrakapa bronzflugilulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigrokapa bronzflugilulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa bronzflugilulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Phaps
Specio: Nigrakapa bronzflugilulo Phaps histrionica
John Gould 1841
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakapa bronzflugilulo (Phaps histrionica), konata ankaŭ kiel la Ara bronzflugilulo, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en tropika Aŭstralio.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemio de la plej sekaj partoj de Aŭstralio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino.

Tiu ĉi bronzflugilulo estas unu el la plej rimarkindaj inter la bronzflugiluloj, ĉar ties masklo havas tre eksterordinaran kapobildon, pli precize kombinas nigran kaj blankan kontrastegajn kolorojn, nome unue malhela beko, poste blankaj frunto kaj subbeko, nigran kapon kun blanka ĉirkaŭstrio kiu eliras malantaŭ la okulo, iras al la nuko, sed poste turniĝas kaj revenas al subokulo; krome estas blanka gorĝo. La ino havas similan ĉirkaŭstrion sed ne tiom kontrastegan kaj super bruna fono.

Ĝenerale ĉiu plumaro de tiu ĉi specio estas bruna (kiel bronzo, kaj de tie la nomo bronzflugilulo de la du similaj genroj Phaps kaj Henicophaps) en la tuta dorso escepte nigro je la fino (ne tiom malhela ĉe inoj) kaj griza en subaj partoj pli sube ol la blanka gorĝo. Ankaŭ la kruroj estas brunaj. Junuloj estas similaj al inoj, sed pli brunpunktitaj en brusto kaj en dorso.

Referenco[redakti | redakti fonton]