Nigranuka oriolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigronuka oriolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigranuka oriolo
Nigranuka oriolo
Nigranuka oriolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Orioledoj Oriolidae
Genro: Oriolus
Specio: O. chinensis'
Oriolus chinensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nematurulo en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Ino sube maldekstre kaj masklo sube meze kompare kun aliaj orioloj de la mondoregiono

La Nigranuka oriolo, Oriolus chinensis, estas membro de la familio de orioledoj de paserinaj birdoj kiu troviĝas en suda Azio.

Kial ĉe aliaj orioloj, temas pri birdoj ĉefe sulfurflavaj kun nigraj markoj ĉefe en flugiloj kaj vosto, sed ne nur. La ino estas supre iom pli verdeca aŭ olivverdeca, dum la masklo estas pli sulfurflava.

Tiu ĉi specio estas facile diferencebla el la Ororiolo pro tio ke la traokula nigra strio estas multe pli larĝa kaj sekvas larĝe al la nuko, de kio venas la nomo de la specio. La beko estas pli fortika ol tiu de la alia menciata specio. Tamen la Ororiolo havas pli de nigro en la flugiloj (iomete pli al la ŝultroj) kaj en la vosto, kie la Nigranuka oriolo havas centrajn nigrajn plumojn sed flavajn eksterajn vostoplumojn, dum la Ororiolo havas flavajn nur la angulojn de la vosto. Ambaŭ specioj montras flavan markon en la bordo de la nigraj flugiloj.

Tiu ĉi specio estas nemigranta en la Andamanoj kaj Nikobaroj. La rasoj tie estas O. c. andamanensis kaj O. c. macrourus kaj diferenciĝas en la bildo de falvo en flugiloj kaj vosto krom la grando de la beko. Estas eblo de kriptospecioj ene de tiu grupo.[1]

Ĝi reproduktiĝas el junio al decembro. La nesto estas profunda taso en forko de arbo. Ili estas migrantoj en plej parto de Suda Barato kaj estas vidataj plej regule en Okcidentaj Ghatoj.

Kiel ĉe aliaj orioloj tiuj manĝas insektojn kaj fruktojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rasmussen, P.C. and Anderton, J.C. 2005. Birds of South Asia. The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx edicions.

Bildaro[redakti | redakti fonton]