Nigrorela bronzokukolo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Chalcites osculans (Gould , 1847) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigrorela bronzokukolo (Chalcites osculans) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi apartenas al genro Chalcites aŭ bronzokukoloj, tio estas brunecaj kukoledoj kun metalaj briloj. Ĝi estas indiĝena de tropikaj Aŭstralio, Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo. Tiu specio estis iam metita en la genro Chrysococcyx.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskulo pezas averaĝe 30 gramojn[1] kaj estas 19 ĝis 20 cm longaj,[2] kun obtuze grizecbruna dorso kun distinga nigra okulstrio[3] de la beko ĝis la kolo.[4] Pugo estas palblanka kaj brusta areo estas palsalmkolora.[5] Piedoj kaj kruroj estas nigraj, okuloj estas brunaj, beko estas nigra[3] vosto estas griza/bruna supre, kun blankaj pintoj, dum sube la vosto estas kremkolora kun brunecaj strioj.[3] Kio distingas ĝin de aliaj malgrandaj kukolspecioj en Aŭstralio estas, ke ĝi ne havas metalkolorajn plumojn sur sia dorso.[6] Junuloj estas pli obtuzkoloraj kun pli bruna okulstrio.[2]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Oftaj en plej multaj areoj de Aŭstralio krom malsekaj marbordaj arbaraj areoj,[7] ĉefe ĉe interna flanko de granda disiga montaro en Viktorio, Novsudkimrio kaj Kvinslando. Vagantoj troveblas en Tasmanio.[7][8] Reproduktiĝas en suda Aŭstralio sub la 23-a paralelo sude[7] kaj kelkaj birdoj restas en suda Aŭstralio dum vintro, dum multaj migras al Norda Aŭstralio kaj pli norden al Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo.[8]
Ĝi troviĝas en sekaj malfermaj arbaroj,[2] veprejoj, malio, mulgo, lignumo, salarbusto kaj riverbordaj densejoj.[7][8] Ili preferas flugi rekte inter malaltaj arboj kaj arbetoj, anstataŭ grandaj arboj, kaj estas maloftaj en subhumidaj areoj.[7]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Manĝadp
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas skarabojn, dipterojn, hemipterojn, insektojn, sablomuŝojn[7] kaj oni observis ilin manĝantajn harplenajn raŭpojn.[3] Plimulto de la manĝaĵo estas akirita surgrunde, sed oni observis ilin manĝoserĉantajn en arboj kaj arbetoj.[9]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono varias depende de pluvo kaj loko en Aŭstralio, ĝenerale en la pli seka landinterno ĝi komenciĝas pli frue en la jaro. En la okcidento reproduktado komenciĝas pli frue en la jaro ĉirkaŭ junio, dum en la oriento ĝi povas esti pli malfrue en aŭgusto, kun sezono finiĝanta en oktobro en la okcidento kaj decembro en la oriento.[10] Dum amindumado, inoj kaj maskloj vokas unu al la alia, kun inoj komencantaj laŭte kaj poste kvietiĝantaj kiam maskloj alproksimiĝas, maskloj manĝigos inojn dum amindumado.[10]
Kiel parazita specio, ili demetas unu[11] malhelbrunan ovon en enfermitaj aŭ kupolformaj nestoj de paserinaj[12] birdospecioj. Aparte studoj montris, ke ĝi preferas celi filoskopojn kaj ruĝgorĝulojn.[13] Ovoj estis trovitaj ankaŭ en nestoj de kampaj trogloditoj, dornobekuloj (Acanthiza), veprejaj trogloditoj (Sericornis) kaj erikejaj trogloditoj (Hylacola).[14]
Ofte ina nigrorela kukolo forigas unu el la ovoj de gastigantoj, kiam ĝi anstataŭigas ĝin per siaj propraj.[9] Ĉi tiuj ovoj estas koloraj kaj grandaj por imiti la ovojn de la gastigantoj, [15] ofte la ovoj estas tiel bone imititaj, ke ili povas esti identigitaj nur per frotado de la ovo por forigi la brunan pigmentaĵon.[13] Tial, eloviĝintojn zorgas la gastigantaj specioj,[9] kaj oni observis makulitajn silviojn manĝigantajn nigrorelajn kukol-idojn.[16] Post almenaŭ 18 tagoj, la kukulido forlasas la neston de sia gastigantino.[9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Chrysococcyx osculans[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.
- ↑ Dahlem, Michael. "Black-eared Cuckoo (Chalcites [Chrysococcyx osculans)".] mdahlem.net. Alirita la 16an de Junio 2017.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Simpson, K and Day, N. 1998. The Claremont Field guide to the Birds of Australia, Penguin
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Chrysococcyx osculans (19a de Oktobro 2015).
- ↑ Chrysococcyx osculans, Black-eared Cuckoo.
- ↑ Pizzey kaj Knight 2007. The Field guide to the Birds of Australia, oka eldono. HarperCollins
- ↑ Payne, R. 2005. The Cuckoos. Oxford University Press
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Payne, R. 2005. The Cuckoos. Oxford University
- ↑ 8,0 8,1 8,2 Pizzey, G kaj Knight, F. 2007. The Field Guide to the Birds of Australia, oka eldono. HarperCollins
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 Black-eared Cuckoo | ClimateWatch. Arkivita el la originalo je 2011-02-19.
- ↑ 10,0 10,1 Payne, Robert B.. (14a de Julio 2005) The Cuckoos. OUP Oxford. ISBN 978-0-19-151355-8.
- ↑ Species: Chalcites osculans (Black-Eared Cuckoo).
- ↑ Black-eared Cuckoo | BirdLife Australia (angle). Alirita 2017-05-31 .
- ↑ 13,0 13,1 Cuckoos, Cowbirds and Other Cheats / N. B. Davies London : A&C Black 2010
- ↑ Pizzey, G. kaj Knight, F. 2007. The Field Guide to Birds of Australia, oka eldono. HarperColllins
- ↑ (1a de Junio 1990) “Why Are Cuckoos Host Specific?”, Oikos 57 (3), p. 301–309. doi:10.2307/3565958.
- ↑ H.L. BELL, Department of Zoology, University of New England, Armidale, NS W 2351, Australia. 3a de Septembro 1983


