Niihama

Niihama | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Japanio urbego ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Insulo | Ŝikokuo | ||
Regiono | Ŝikokuo | ||
Gubernio | gubernio Ehime | ||
Poŝtkodo | 792-8585 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 114 971 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 490 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 58′ N, 133° 17′ O (mapo)33.960333333333133.28338888889Koordinatoj: 33° 58′ N, 133° 17′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 234,46 km² (23 446 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Niihama, (japane 新居浜市) estas urbego kaj marhaveno en Japanio, en insulo kaj regiono Ŝikokuo, en la gubernio Ehime.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2022 Niihama havis populacion de 115 824. En la 1950-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ekde la 1990-aj jaroj la loĝantaro daŭre malpliiĝas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Niihama laŭ Setinterna maro, krome ĉirkaŭita de montoj, montetoj. Rivero distranĉas la urbegon. Malgranda insulo ankaŭ estas apartenaĵo de la urbego. Koĉi troviĝas 49, gubernia sidejo Macujama 53, Fukujama 58, Hiroŝimo 93, Tokuŝima 115, ĉefurbo Tokio 602 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Loko de Niihama estis loĝita ekde la prahistoriaj tempoj. La kuprominejo estis malfermita en 1744. La vilaĝo Niihama estis establita la 15-an de decembro 1889 kun la kreado de la moderna municipa sistemo. Ĝi estis levita al urbostatuso la 1-an de januaro 1908. Najbara urbeto kaj vilaĝo estis aligitaj al Niihama en 1937, monta vilaĝo en 2003.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Iam la kuprominejo estis unu el la plej produktiva en la mondo, sed nuntempe jam ne funkcias. La hodiaŭa ekonomio de Niihama estas apogita plejparte fare de fabrikoj kaj la havena trafiko.

Edukado
[redakti | redakti fonton]Niihama havas 17 publikajn bazlernejojn kaj 12 publikajn mezlernejojn funkciigitajn fare de la urbestraro, krome estas kvin publikaj mezlernejoj funkciigitaj de la gubernio. Nature la du altlernejoj estas la plej gravaj en la urbego.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Niihama havas fervojajn kaj ĉefvojajn trafikeblecojn kurantajn laŭ la marbordo. Al la montoj nur flankovojoj estas. La haveno produktas grandan trafikon.

Klimato
[redakti | redakti fonton]Niihama situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 13 °C. La jarpluvo averaĝas 1305 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive vintre ankaŭ ankaŭ neĝas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj, precipe budhanaj temploj, ankaŭ moskeo
- ĉiujara festivalo kun ebria kaj bruema agado por viroj
- akvofaloj
- planetario, iam la plej granda en la mondo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans