Nikaragvo en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
aparte de la "ĝeneralaj olimpikoj", nikaragva teamo ankaŭ aktivas en la Junularaj Olimpikoj - jen Ariana Rivera Orozco en la 400-metra hurdokuro en Bonaero 2018
La olimpika flago

Sportista teamo de  Nikaragvo en la Olimpikoj ekde la jaro 1968 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en 1988, kiam atletaj kaj financaj konsideroj kontraŭstaris. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis nikaragvaj partoprenantoj.

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon, kvnkam la teamo de basbalo finis la konkurson de la somera Olimpiko 1996 je 4-a rango kaj estis tre proksima al bronza medalo.

Kunordigas la teamon la Nikaragva Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]