Saltu al enhavo

Nikeforo la 3-a

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Νικηφόρος Γʹ Βοτανειάτης
(1001-1081)
Ikonografia bildo de Nikeforo la 3-a Botaniato.
Ikonografia bildo de Nikeforo la 3-a Botaniato.
Persona informo
Naskiĝo 1001
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio, Bizanca Imperio
Morto 4-a de aprilo aŭ la 10-a de decembro 1081
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio, Bizanca Imperio
Tombo Konstantinopolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksa kristanismo vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Michael Botaneiates (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj (?) Botaniatissa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maria of Alania (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Nikephoros Synadenos (en) Traduki (fratina nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto
imperiestro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikeforo la 3-a BotaniatoΝικηφόρος Γʹ Βοτανειάτης estis imperiestro de la Bizanca Imperio de la 7-a de januaro 1078 ĝis la 1-a de aprilo 1081.

Nikeforo la 3-a sukcedis al la imperiestroj el la familio Dukas, sed konservis ligon al ili edziĝante al la edzino de imperiestro Mikaelo la 7-a, dum la detronigita imperiestro estis devigita eniri monaĥejon. Dum sia trijara regado, li ne kapablis forpeli eksterajn malamikojn aŭ haltigi la internan disfalon de la imperio. Nur lia posteulo, Aleksio la 1-a Komneno, kapablis establi novan dinastion kaj firmigi la imperion.

Historia kunteksto

[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Nikeforo la 3-a regis dum la ekstreme malfacilaj jaroj por Bizancio post la granda malvenko suferita de imperiestro Romano la 4-a ĉe Manzikerto la 19-an de aŭgusto 1071 kontraŭ la Selĝukaj Turkoj, kiuj invadis orientan Anatolion. Kiel sekvo de tiu ĉi giganta malvenko, Romano la 4-a estis anstataŭigita en Konstantinopolo de imperiestro Mikaelo la 7-a, dum samtempe la Selĝukoj daŭrigis sian antaŭeniron en la internon de Malgranda Azio sen renkonti signifan reziston.

Imperiestro Romano la 4-a Diogeno mortis dum la Batalo de Manzikerto.
Mapo montranta la Bizancan Tematon dum la jaro 1045. La makedona temato kuŝas sur tio, kio hodiaŭ estas parto de la nuna Bulgario.
Mapo de la Bizanca Malgrandazio kun ĝiaj provincoj kaj departementoj.

La nova imperiestro preferis teni siajn trupojn en la ĉefurbo anstataŭ riski ilin, kaj tiel sian regadon, en la batalo kontraŭ la invadantoj, kaj la provincoj estis tro malfortaj kaj, ĉefe, tro malorganizitaj por defendi sin memstare.

Tamen, en la nordo, la Peĉenegoj kaptis la okazon kaj transiris la Danuban limon, dum en Italio, en tiu ĉi fatala jaro por la bizanca historio, 1071, la Normandoj konkeris Barion, la ĉefurbon de bizanca suda Italio, tiel kaptante la lastajn restaĵojn de la posedaĵoj de la imperio tie.

La registaro en Konstantinopolo observis tiun ĉi kolapson kun miksaĵo de paralizado kaj indiferenteco. En la ceteraj provincoj, pli kaj pli malgrandaj ribeloj fariĝis pli kaj pli oftaj. Kelkaj el la ribeluloj marŝis al Konstantinopolo mem, dum aliaj, kiel la armena generalo Filaretos Braĥamios (1043-1092), konkeris Antioĥion kaj establis sian propran regadon en la antaŭa limregiono, regado kiu daŭris ĝis la 1080-aj jaroj.

En Trabzono, Teodoro Gabra (1049-1098) [1] atingis ion similan, kaj aliaj sekvis. La aŭtoritateco de la centra registaro rapide disfalis, parte pro la antaŭeniro de eksteraj malamikoj, sed plejparte ĉar la imperiestro pruviĝis nekapabla kolekti la ceterajn fortojn kaj mobilizi ilin kontraŭ la invadantoj. La detronigo de Mikaelo la 7-a kaj la surtroniĝo de generalo Nikeforo la 3-a Botaniato en 1078 nenion ŝanĝis tiu situacio.

Nikeforo la 3-a Botaniato apartenis al familio kiu asertis deveni de la bizanca dinastio Fokas. Li servis kiel generalo sub imperiestro Konstanteno la 9-a kaj ludis aktivan rolon en la uzurpo de Izaako Komneno kontraŭ imperiestro Mikaelo la 6-a en 1057. En 1064, kune kun Bazilo Apokapo (1031-1083), la stratego de la milita distrikto Paristriono, li defendis la balkanan limon kontraŭ invadantaj oguzaj turkoj. Sub imperiestro Mikaelo la 7-a, li poste fariĝis stratego de la milita distrikto Anatolikon kaj komandanto de la trupoj de Anatolio.

Kiam ne malpli ol tri pretendantoj leviĝis kontraŭ imperiestro Mikaelo la 7-a preskaŭ samtempe en 1077/78, la jam maljuna Nikeforo la 3-a Botaniato venkis. Kun la silenta aprobo de Sulejmano (1041-1086), la gvidanto de la Selĝukoj, Nikeforo la 3-a marŝis al Nikaja, kie li estis proklamita imperiestro la 7-an de januaro 1078.

En la ĉefurbo, la tajdo turniĝis kontraŭ Mikaelo la 7-a, kiu estis devigita abdiki fine de marto. Nikeforo eniris Konstantinopolon tri tagojn poste, la 24-an de marto aŭ la 3-an de aprilo 1078, kaj supreniris la tronon. Malgraŭ rezisto de la nobelaro kaj sacerdotaro, ĉi tiu movo estis aprobita. Mikaelo la 7-a estis ekzilita al la Monaĥejo de Studio.

La edzino de Mikaelo, en:Maria of AlaniaMaria de Alanio (1053-1118), ankaŭ komence fuĝis al monaĥinejo kun ŝia filo, Konstanteno Dukas Porfirogenido. Kun la subteno de Aleksio Komneno, la nova imperiestro sukcesis venki la uzurpantojn Nikeforo Brienjo kaj Nikeforo Bazilako.

Kiam la edzino de Nikeforo mortis, li edziĝis al Maria de Alanio kaj komence li nomumis ilian filon, Konstanteno Dukas, kiel sian eblan posteulon.

Konsiderante la malesperan situacion ĉe la bizanca orienta fronto, imperiestro Mikaelo la 7-a proponis al sia normanda kontraŭulo Roberto Gviskardo, malgraŭ ke ĉi-lasta konkeris bizancan sudan Italion, la ŝancon edzigi la filinon de Roberto Gviskardo, Olimpia (nomata Helena ekde la tempo de ilia fianĉiĝo), al sia filo, la bizanca heredanto de la trono, Konstanteno Dukas Porfirogenido.

Tiu ĉi geedziĝo estis malebligita pro la interveno de la nova imperiestro Nikeforo la 3-a, kiu sendis Olimpian al monaĥinejo. Tio kondukis Roberton Gviskardon, sub la preteksto protekti la rajtojn de Konstanteno kaj Olimpia, pridubi la legitimecon de la imperiestro en Konstantinopolo kaj poste lanĉi militon kontraŭ la bizancaj balkanaj teritorioj, kio kondukus Bizancon al la rando de katastrofo.

La financa situacio ankaŭ fariĝis pli kaj pli malstabila. Sub imperiestro Nikeforo la 3-a, la malplivalorigo de la bizanca ora valuto, kiu komenciĝis malrapide sub imperiestro Mikaelo la 4-a (1034–1041), rapide akceliĝis al valoro de nur 8 karatoj (33%). Ĉi tiu hiperinflacio reflektis la malstabilan ekonomian situacion, en kiu troviĝis imperiestro Nikeforo la 3-a, malespere provante certigi sekvantojn per malavaraj donacoj.

La manĝaĵo-provizado por la ĉefurbo ankaŭ fariĝis pli kaj pli malfacila. La ordono de Nikeforo bruligi ŝtatajn magazenojn, establitajn sub imperiestro Mikaelo la 7-a por monopoligi la grenprovizon, ankaŭ estis kontraŭprodukta.

Nikeforo finfine devis lukti kontraŭ Aleksio Komneno, Nikeforo Meliseno (1045-1104) kaj la Selĝuka Sultano de Rumo. Aleksio Komneno uzis sian influon ene de la armeo por devigi Nikeforon abdiki. Nikeforo tiam retiriĝis al la Monaĥejo Peribleptos en Konstantinopolo.

La historia verko de Miĥaelo Ataliates estas dediĉita al Nikeforo kaj reprezentas gravan fonton por lia regado.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Orthodox Wiki
  2. Germana Vikipedio
Antaŭe:Bizanca ImperiestroPoste:
Mikaelo la 7-a24-an de marto 1078 - 1-an de aprilo 1081Aleksio la 1-a Komneno