Niki Lauda
Niki Lauda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Andreas Nikolaus Lauda |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1949 en Vieno |
Morto | 20-an de majo 2019 (70-jaraĝa) en Zuriko |
Tombo | Heiligenstädter Friedhof (en) , Teil A, Gruppe M, Nummer 17 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Ernst-Peter Lauda (en) |
Patrino | Elisabeth Lauda (en) |
Edz(in)o | Marlene Knaus (en) Birgit Wetzinger (en) |
Infanoj | Mathias Lauda (en) ( Marlene Knaus (en) ) Mia Lauda (en) ( Birgit Wetzinger (en) ) Christoph Lauda (en) ( ) Lukas Lauda (en) ( Marlene Knaus (en) ) Max Lauda (en) ( Birgit Wetzinger (en) ) |
Okupo | |
Okupo | piloto de F1 entreprenisto piloto sporta direktisto |
Andreas Nikolaus Lauda (naskiĝis la 22-an de februaro de 1949 en Vieno, mortis la 20-an de majo 2019 en Zuriko), nomata, konata Niki Lauda, estas triobla mondĉampiono, piloto de Formulo 1 kaj entreprenisto.
Sportisto
[redakti | redakti fonton]Radsporta komenco
[redakti | redakti fonton]Spite al la relative riĉaj gepatroj, Lauda devis eklabori per konservita mono en la subaj klasoj de la radsporto, sed tiam li ne montras iun gravan talentecon.
Li jam parkis kiel 12-jara la aŭtojn de la parencoj, alvenintaj al festo. En la aĝo de 15 aĉetis li sian unuan aŭton ’’Volkswagen-Skarabon’’ , per kiu li rapidveturis sur kampo de parenco.
Lia patro provis lin forlogi de la aŭtokonkursoj, sed Lauda estis nefleksema kaj ekpartoprenis kelkajn montarajn konkursojn. En 1968 li estis la dua – sur sia vegokonkurso - per Mini Cooper, poste spite al la familio alpaŝis la Formulo 3-n. La kategorio estis tiam tre danĝera, ĉar ĉiu rajtis ekstarti kiu havis sufiĉan monon. Lauda ŝanĝis en 1971 al F2.
Li pruntis monon en 1971 el banko kaj aĉetis sin en Formula 1-n al la March-teamo. Li ekis en la aŭstra GP (Grand-Premio), sed li kvalifikis lin antaŭlasta kaj ne plu daŭris tiun konkurson. En 1973 stiris li ĉe la brita teamo BRM unu dekducilindrulon, per kiu li povis samdistance sekvi en Monako Ferrari-on de Jacky ICKX. Pro tio Enzo Ferrari proponis al li kontrakton por 1974.
Post la unua testveturo ĉe Ferrari – antaŭ la subskribo de la kontrakto far Enzo -, Lauda ekkritikis la antaŭan akson de Ferrari kaj opiniis, ke la aŭto estus pli rapida per kelkaj ŝanĝoj. Enzo estis impresita pro la kuraĝo de la junulo. Mauro Forghieri konstruis novan akson kaj Lauda estis pli rapida je 2 sekundoj kaj oni subskribis la kontrakton.
En 1974, Ferrari estis per 312B3 denove sukcesa. Lauda akiris sian unuan Grand-Premian venkon.
Li akiris la unuan ĉampionecon en 1975. Tiutempe li veturis per la modelo 312T la distancon de 22,8 km en Nürburgring dum 7 minutoj.
Li suferis gravan akcidenton la 1-an de aŭgusto de 1976, kiam lia aŭto eĉ ekbrulis. Li tiam tro frue ŝanĝis la pluvan pneŭon al seka kaj pro tio lia aŭto staris en kurbiĝo kruce. Brett Lunger trafis lian aŭton, kiu ekbrulis. Lauda estis senkonscia, lin savis Arturo Merzario post duonminuto el la brulanta aŭtomobilo. Pro la brulado, lia vango, korpo estis tre grave damaĝita, sed la plej gravajn damaĝojn fakte kaŭzis la enspiradoj de la vaporoj, gasoj de la brulanta plastika karoserio. Li saniĝis danke al sia vivvolo kaj apogo de Willi Dungl. Ses semajnojn post la akcidento li denove sidis en konkursaŭto.
Li akiris la 2-an ĉampionecon en 1977, la 3-an en 1984 per McLaren karbonfadena konstruaĵo kun aluminiaj elementoj.
Flugentreprenoj
[redakti | redakti fonton]La unua Lauda Air estis fondita en 1979 kun du flugmaŝinoj (Fokker F-27). Post refondo, en 1988 okazis la unua linia flugo al Orienta Azio, ekde 1990 havas Lauda Air dismonde flugliniajn koncesiojn.
Aliaĵoj
[redakti | redakti fonton]Inter 2001 – 2002, li estis kelkajn monatojn teama ĉefo de brita Formulo 1 – teamo de Jaguar (pro financa krizo la flugentrepreno).
En oktobro de 2003 startis Lauda kun nova partnero en Vieno. Ilia firmao pruntis aŭtomobilojn, plene surgluitajn per reklamaĵoj.