Nikkatsu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikkatsu estas japana kino-entrepreno. Ĝi estis kreita en 1912 sub la nomo Nippon Katsudo Shashin Kabushiki Kaisha, mallongigita je Nikkatsu. Inter la plej famaj reĝisoroj kiuj laboris por Nikkatsu en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj estis Minoru Murata kaj Kenji Mizoguchi.

En 1941 la japana registaro devigis la kinoindustrion koncentriĝi, kaj tiam Nikkatsu kaj la pli malgrandaj entreprenoj Daito kaj Shinko fariĝis nova entrepreno Daiei. La du aliaj grandaj entreprenoj estis Toho kaj Shochiku. Nur en 1954 Nikkatsu denove iĝis memstara entrepreno.