Nikki Yanofsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikki Yanofsky
en 2008
en 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Nikki Yanofsky
Naskiĝo 8-an de februaro 1994 (1994-02-08) (30-jaraĝa)
en Montrealo
Ĝenroj ĵazo, popmuziko
Instrumentoj voĉo
Aktivaj jaroj 2006 ĝis nun
Retejo www.nikkionline.ca
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Kanado
Alma mater St. George's School of Montreal
Okupo
Okupo kantisto • voĉisto • ĵazmuzikisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.nikkionline.ca/
vdr

Nikki Yanofsky - naskiĝis la  8-an de februaro 1994(nun 1994-02-08)en Montrealo, Kebekio, do nun estas 30-jara - estas kanada ĵaza kaj popmuzika kantistino. Dum la malfermo de la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero ŝi kantis la nacian himnon de Kanado, "O Canada", kaj la kanton "I Believe" ("mi kredas") kreitan de la kanada privata televida kanalo CTV tiuokaze.

Nikki Yanofsky aŭtograme signas sian unuan albumon (2008)

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

La kantistino kreskis en Montrealo. Jam en 2006 ŝi publike kantis kun renomaj profesiaj kantistoj, ekzemple en la Montrealo Internacia Festivalo de Ĵazo, kie ŝi ankaŭ en la sekvaj jaroj prezentiĝis. Por la filmo High School Musical 2 ŝi registris la kanton "Gotta Go My Own Way" ("mi devas iri mian propran vojon"), kaj krome havis multajn publike tre atentatajn koncertojn popmuzikajn kaj ĵazajn. Interalie ŝi sceneje kantis kun la kolegoj Oliver Jones, Wyclef Jean kaj Céline Dion.

En 2008 ŝi en la Montrealo Internacia Festivalo de Ĵazo interpretis kantojn de Ella Fitzgerald; tiuj kantoj sub la titolo Ella ... of Thee I Swing publikiĝis kiel ŝia debuta albumo. En 2009 ŝi ricevis la premion Canadian Independent Music Award en la kategorio "plej bona ĵaza artisto". La kanto I Believe en februaro 2010 havis la unuan rangon de muzikaĵoj en Kanado. Laŭ la stato de 2010 ŝi estas lernanto de 10-a klaso en la lernejo St. George’s School de Montrealo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]