Niklaus Riggenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Niklaus Riggenbach

Niklaus RIGGENBACH (naskiĝis la 21-an de majo de 1817 en Gebweiler en Alzaco; kaj mortis la 25-an de julio de 1899 en Olten; estis civitano de Rünenberg en Kantono Bazelo Kampara) estis svisa inĝeniero kaj la inventinto de la sistemo Riggenbach por dentradaj fervojoj kaj de la kontraŭprema bremso.

La familio de Riggenbach origine devenis de Rünenberg (kantono Bazelo Kampara, Svislando). Post la frua morto de la patro la patrino translokiĝis kun siaj ok neplenkreskaj infanoj al Bazelo. 16-jaraĝa Riggenbach komencis eklerni la metion de mekanikisto kaj elmigris ricevinte la diplomon. De Liono li venis en 1837 al Parizo, kie li eklaboris. Paralele li studis matematikon kaj fizikon en vesperaj kursoj. En 1839 li ĉeestis la inaŭguron de la fervoja linio Parizo – Saint-Germain-en-Laye kaj decidis estonte konstrui lokomotivojn.

En junio 1840 li tranlokiĝis al Karlsruhe (Germanio) kaj eklaboris en la "maŝin-fabriko Emil Keßler" (Keßler'sche Maschinenfabrik), kie li baldaŭ avancis al fabrikestro kaj afergvidanto. En tiu pozicio li kunlaboris pri la konstruo de ĉ. 150 lokomotivoj.

Kiam en 1853 oni ekkonstruis la fervojan linion Bazelo–Olten, la direktorio de la iama Schweizerische Centralbahn Gesellschaft (SCG - Svisa Centra Fervojo) elektis lin ĉefo de la maŝin-riparejo. Por SCG li vojaĝis al Anglio kaj Aŭstrio kaj analizis multajn vaporlokomotivojn. Diversaj teknikaj plibonigoj de la fervoja fako estas nomitaj laŭ li. En 1856 li fariĝis maŝinestro kaj ĉefo de la nova centra riparejo kaj produktejo de SCG en la urbo Olten. Sub lia gvido ĝi fariĝis unu el la grandaj maŝinfabrikoj de Svislando, kie oni produktis lokomotivojn, vagonojn kaj ponto-elementojn.

La malforta adhero de la unuaj lokomotivoj sur la kruta fervoja linio inter Bazelo kaj Olten (la t.n. Hauenstein-linio) instigis lin okupiĝi pri solvo. Riggenbach tiel inventis dentrelan fervojon por krutaj linioj en la montaro. Je 12-a de aŭgusto 1863 Francio patentigis lian inventon (patent-numero 59625). De 1869 ĝis 1871 li konstruis kun aliaj inĝenieroj (Ferdinand Adolf Naeff kaj Olivier Zschokke) la fervojon de Vitznau al la monto Rigi kun sia dentrela sistemo Riggenbach. Ĝi estis la unua dentrada fervojo en Eŭropo.

1871 Riggenbach demisiis de la posteno de fabrikestro en Olten por gvidi novan fabrikon por la konstruo de montaraj fervojoj en Aarau. De 1883 li laboris kiel sendependa inĝeniero. De lia oficejo en Olten li planis diversajn montarajn fervojojn en pluraj kontinentoj.

Je la 25-a de julio 1899 Niklaus Riggenbach mortis en aĝo de 82 jaroj kiel honora civitano de la komunumoj de Olten, Aarau kaj Trimbach.

Literaturo (aŭtobiografio)[redakti | redakti fonton]

Niklaus Riggenbach: Erinnerungen eines alten Mechanikers. [Memoroj de maljuna mekanikisto] 5. eld. Rigibahn-Gesellschaft, Vitznau 1967. (1. eld.: Olten 1886) (en la germana)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]