Nikobaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikobaroj
Mapo de Nikobaroj
Mapo de Nikobaroj
grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso
Akvejo Hindia oceano
Geografia situo 7° 52′ N, 93° 30′ O (mapo)7.866666666666793.5Koordinatoj: 7° 52′ N, 93° 30′ O (mapo) f1
Nikobaroj (Barato)
Nikobaroj (Barato)
DEC
Nikobaroj
Nikobaroj

Map

Nombro de insuloj 22
Ĉefa insulo Granda Nikobaro
Tuta areo 1 841 km²f1
Loĝantoj 36 819 (2011) f2
Situo de Nikobaroj
Situo de Nikobaroj
vdr

Nikobaroj estas insuloj ĉe la nordorienta rando de Hinda Oceano. Ili estas (kiel "unuiĝa teritorio") parto de Barato.

La Nikobaraj Insuloj ampleksas 22 insulojn, el kiuj la plej granda estas Granda Nikobaro. La tuta insularo ampleksas 1841 km², el kiuj la ĉefa insulo kontribuas pli ol duonon. La loĝantaro estas iom pli ol 40.000. Du trionoj estas indiĝenoj, unu triono estas enmigrintoj de aliaj partoj de Barato kaj Srilanko.

La Nikobaroj estas proksimaj al la Andamanoj, de kiuj ilin disigas la Dekagrada Markolo. Ili estas agnoskataj kiel propra ekologia regiono kun propraj specioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la glaciepokoj, kiam la marnivelo estis malpli alta, supozeble kelkaj el la insuloj estis ligitaj.

Kredeble la Nikobaroj estas loĝataj de antaŭ pluraj jarmiloj. Indiĝenoj parolas ses mon-kmerajn lingvojn. Dum la kolonia epoko Nederlando komercis tie, poste en 1869 Britio transprenis la regionon kaj uzis ĝin, pro la maloportunaj klimato kaj situo, kiel prizonulan kolonion.

Je la 26-a de decembro 2004 grava cunamo trafis la bordon de la Nikobaroj, post tertremo proksime al Sumatro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nikobara kolombo, kvankam nomata tiel pro Nikobaroj, ĝi troviĝas ankaŭ en la Malaja Insularo

Norda Grupo:

  • Kar Nikobar (126,9 km²)
  • Battimalio (2,01 km², neloĝata)

Centra Grupo:

  • Ĉaŭro, Ĉaŭra aŭ Sanenjo (8,2 km²)
  • Teressa aŭ Luroo (101,4 km²)
  • Bompuka aŭ Poahat (13,3 km²)
  • Kaĉal (174,4 km²)
  • Kamorta (188,2 km²)
  • Nankoŭri aŭ Nankorio (66,9 km²)
  • Trinket (ĝis 2004 86,3 km², areo ege malpliigita post la cunamo)
  • Laouk (0,01 km²) (neloĝata)
  • Tilangĉongo (16,84 km²) (neloĝata)

Suda Grupo:

  • Granda Nikobaro (1045,1 km², plej granda insulo de Nikobaroj)
  • Malgranda Nikobaro (159,1 km²)
  • Kondul (4,6 km²)
  • Pulomilo aŭ Pillomilo (1,3 km²)
  • Meroe (0,52), Trak (0,26), Treis (0,26), Menĉal (1,30), Kabra (0,52), Pigeon kaj Megapod (0,2) (ĉiuj neloĝataj)

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]