Nikolaj Vavilov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikolai Vavilov)
Nikolaj Vavilov
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1887 (1887-11-13)
en Moskvo
Morto 26-an de januaro 1943 (1943-01-26) (55-jaraĝa)
en Saratov
Mortis pro laborpunejo vd
Mortis per inanicio vd
Tombo Voskresenskoye cemetery of Saratov vd
Lingvoj rusaangla vd
Loĝloko Rusio vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma mater Rusia Ŝtata Agrikultura Universitato • Q4304393 vd
Familio
Dinastio Vavilov family vd
Patro Ivan Vavilov vd
Gefratoj Sergej Vavilov vd
Edz(in)o E. I. Barulina vd
Profesio
Okupo botanikistobiologo • esploristo • genetikisto • geografo • akademiulo vd
Laborkampo biologioagrikulturogenetiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj Ivanoviĉ VAVILOV (njikolaj) (ruse Николай Иванович Вавилов; naskiĝis la 13-an/25-an de novembro 1887 en Moskvo; mortis 26-an de januaro 1943 en Saratov, Gulago) estis rusa botanikisto, agronomisto kaj genetikisto.

La esplortereno de Vavilov estis la agrarsciencoj, botaniko, plantoplibonigo kaj teorio de la plantoplibonigo, genetiko, geobotaniko. Li estis fondinto de la gencentro-teorio kaj kolektis por tio materialon el kvin kontinentoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vavilov en sovetunia poŝtmarko de 1987.

Li naskiĝis kiel filo de Moskva laboristo, studis post la abituro en 1906 ĉe la Moskva Agrikultura Instituto. Li esploris tie la rezistan plibonigon de plantoj kaj klopodis iĝi profesoro. Ekde 1917 ĝis 1921 estis li profesoro en la agrara fakultato en Saratov, poste en la Instituto pri aplikata Plantoplibonigo en Petrograd (hodiaŭ Sankt-Peterburgo). Tiu sekcio estis reorganizita al Instituto pri aplikata Plantoplibonigo kaj Novaj Plantoj, kaj kiu estis pli poste alinomata al Instituto pri industria Plantoproduktado.

Dum siaj ekspedicioj al landoj de Azio, Eŭropo, Afriko kaj Ameriko, kolektis li grandan kvanton da grajnaĵo de la lokaj kulturplantoj. Li kolektis ĉefe rikoltriĉajn kaj rezistajn plantojn por eluzo de la genetika variablo. La instituto estas hodiaŭ la tria plej granda genbanko de la mondo.

La kontaktoj de Vavilov al eksterlandaj sciencistoj igis lin suspektindulo, tiel oni arestis lin en 1940. Tion instigis eĉ Trofim Lisenko, kiu laboris ekde 1933 en instituto de Vavilov kaj iĝis strebanto por ties posteno.

Oni juĝis lin je morto en aŭgusto de 1940, sed pli poste oni ŝanĝis tion je 20-jara prizono de Saratov. Li mortis tie en 1943 dum arestiteco en malsato.

Gravaj pozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1923-1929 Direktoro de Instituto pri Eksperimenta Agrarscienco
  • 1930-1940 Direktoro de Instituto pri Genetiko de Akademio de Sciencoj de UdSSR
  • 1929-1935 Prezidanto de la Akademio de Agrarsciencoj
  • 1935-1940 Vicprezidanto de Akademio de Agrarsciencoj „V.I. Lenin“ de UdSSR.
  • 1931-1940 Prezidanto de Geografia Asocio de UdSSR
  • 1942-1943 Ano de Reĝa Societo, Londono

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anonymus (1997): Editorial Foreword [Originally appearing in the first edition of 1962 in Russian]. In: Vavilov, N.I.: Five Continents. Five Continents. Rom: International Plant Genetics Institute
  • Greenpeace (1999): Die Schatzhüter. Greenpeace Magazin / Nachrichten 5. Hamburg: Greenpeace Media GmbH, Große Elbstraße 39, 22767 Hamburg
  • Reznik, S. und Vavilov. Y. (1997): The Russian Scientist Nicolay Vavilov. In: Vavilov, N.I. (1997) Five Continents. International Plant Genetics Institute, Rome, Italy

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]