Nikolaj Maksimoviĉ Vasenin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Maksimoviĉ Vasenin
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1919 (1919-12-05)
Morto 7-an de decembro 2014 (2014-12-07) (95-jaraĝa)
en Berjozovskij
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Nikolaj Maksimoviĉ Vasenin (naskiĝis la  5-an de decembro 1919(nun 1919-12-05), mortis la 7-an de decembro 2014) estis rusa veterano de la Dua Mondmilito kiu batalis en la Franca rezistado dum la fruaj 1940-aj jaroj.[1] En 1941, Germanio invadis Sovetunion kaj kaptis Vasenin-on kaj tial ili sendis lin por fariĝi kaptito en malliberejo situanta en Francio.[2] La Francoj donis al li eblecon batali kun ili kaj li akceptis la oferton. En 1945, Vasenin atingis la rangon de Komandanto en sia franca rezistada unuo kaj revenis al sia patrolando por esti tuj enkarcerigita sub la ordonoj de rusa gvidanto Josif Stalin por la venontaj 15 jaroj.[3]

Atingoj[redakti | redakti fonton]

En 2005, li estis agnoskita pro siaj braveco kaj kruela puno kaj tial li estis rekompencita per Honora legio. en 2014, Vasenin vojaĝis al Saint-Sorlin kie li restadis dum Dua Mondmilito. La urbestro de tiu komunumo faris lin honora civitano kaj nomis unu el la stratoj de la urbo laŭ lia nomo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nikolai Vasenin en la angla Vikipedio.