Nikolajs Ķurzēns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Nikolajs ĶURZĒNS (naskiĝis la 25-an de junio 1910 en Alūksne, mortis en 1959) estis latva esperantisto kaj verkisto. Profesie li estis ŝtata oficisto, kaj loĝis en Riga. Li ankaŭ estis konata kiel Nikolai Kurzens.

Postenoj en Esperantujo[redakti | redakti fonton]

En 1932 li fariĝis vicprezidanto de Latva Esperanto-Societo, de 1932 ĝis aŭgusto 1934 li estis redaktisto de Ondo de Daŭgava. Li estis kunlaboranto de Literatura Mondo kaj Norda Literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Mia Spektro, 1985.

Ķurzēns multe tradukis el la latva prozo kaj poezio. Li estis unu el la plej talentaj originalaj poetoj: majstro de etaj formoj, per kiuj li diras la krudan realon, sen poezia ornamo, sed liaj komparoj ofte aperas kvazaŭ per forto de revelacio. Liaj tradukoj el la latva apartenas al la plej bonaj tradukitaj poemoj. Krom tio, aperis kolekto de la poemoj de Ķurzēns sub la titolo Mia Spektro en 1938 ĉe la eldonejo Literatura Mondo.

Ķurzēns ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poem-antologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas pri Ķurzēns kaj lia poezio tiel ĉi:

"Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l' vivo. sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn. Li revas pri la granda vivo kaj abomenas la palecon de tiuj revoj, li volas realon karnan kaj sangan, volas kroĉiĝi en ĝin per sangaj ungoj kaj dentoj, serĉas ebrion, plendas postebrian senreviĝon; serĉas momentajn ĝojojn, priplendas ilian momentecon en eterna malkontento, kiu spasme tordas lian koron.
Sed kiel li interpretas ĉion ĉi? En etaj formoj li trovas esprimojn, kiuj konsternas kaj animskuas per sia lakona sugestieco. Li levis al la pleja perfekto la simplan eldiron el penso, tute sen poezia ornamo, tiuj pensoj montras al ni sian nudan haŭton kaj karnon. Se kelkfoje troviĝas komparo, ĝi batiĝas en la cerbon kvazaŭ subita revelacio. Li ne timas sin malkaŝi plene eĉ en la plej malica humoro kaj tiam li kvazaŭ frakasas per sia konsterne sincera krudeco, al kiu donas miloblan forton la malespero sentebla sub ĝi. Sed en kelkaj poemoj li trovas vortojn karesajn kaj larme mildajn, kiuj malkaŝas lian grandan sopiron je tenera amo. Eble en tiuj ĉi poemoj oni povas vidi la ĝermon de estonta pli milde ekvilibrita poezio.
Ķurzēns estas poeto kun preskaŭ timiga talento. Lia granda esprimpovo manifestiĝas ankaŭ en liaj poemtradukoj el la latva, kiuj apartenas al la plej brilaj pecoj de nia tradukpoezio"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]