Nikolao Demjanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Николай Яковлевич Демьянов
(1861-1938)

rusa kemiisto, kreinto de laRearanĝo de Demjanov

rusa kemiisto, kreinto de la
Rearanĝo de Demjanov
Naskiĝo 27-a de marto1861
en Tver, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Morto 19-a de marto 1938
en Moskvo, Flago-de-Rusio.svg Rusio
Civitaneco Rusia Imperio
Kampo organika kemio
Alma mater Rusa Akademio de Sciencoj
Universitato de Sankt-Peterburgo
Universitato de Moskvo
Doktoreca konsilisto Vladimir Markovnikov
Honorigo Q4377121
v  d  r
Information icon.svg

Nikolao Jakovleviĉ Demjanov (1861-1938) (ruse: Николай Яковлевич Демьянов), estis rusa kemiisto, membro de la Rusa Akademio de Sciencoj, studis la malkomponiĝon de la alifataj diazonjonoj, kaj la reakcio inter la primaraj aminoj kun nitrita acido estigante la respektivajn alkoholojn. Tiu kemia reakcio ricevis la nomo de Rearanĝo de Demjanov. Kune kun siaj asistantoj, li kompilis lernolibron pri la kemio de la plantoj, analizado de la vegetala materio kaj agronomia analizo. En 1924, li ricevis la premion Aleksandro Butlerov (1828-1886 kaj en 1930 la premion Leninan.

Biografia skizo[redakti | redakti fonton]

Demjanov faris siajn unuajn studojn en la Gimnazio de Moskvo. En 1882, li eniris en la Universitato de Moskvo kaj diplomiĝis en 1886, defendante tezon pri la Dekstrino, sub la gvidado de Vladimiro Markovnikofo (1837-1904. En 1887, li komencis labori en la Instituto pri Agrikulturo de Moskvo[1], kiel asistanto de Gabrielo Gustavsono (1842-1908) kaj tie fariĝis profesoro pri organika kaj biologia kemio, en 1894. Influita de Gustavson, li same interesiĝis pri la reakcioj de elektrofiloj kun hidrokarbonidoj kaj ankaŭ pri la kemio de la ciklopropanaj derivaĵoj.

Liaj unuaj dokumentoj estis publikigitaj kune kun tiuj de Gustavson, kies interesoj kuŝis sur la alenoj kaj etringaj kombinaĵoj. En 1893, li estis promociita kiel Adjunkta Profesoro pri Kemio, kaj en 1898, kiel Profesoro pri Kemio. En 1895, li defendis tezon en la Universitato de Sankt-Peterburgo pri la reakcio de la nitrita acido sur la amino-kombinaĵoj. En 1899, li ricevis sian diplomon pri doktoreco en la Universitato de Moskvo. En 1935, li estis nomumita laboratoria direktoro en la Instituto pri Organika Kemio de la Rusa Akademio de Sciencoj.

En 1895, li disvolvis ĝeneralan metodon por akirado de normale saturitaj glikoloj kaj nesaturitaj alkoholoj kaj ties izomeraj oksidoj de la serioj gama kaj beta. En 1899, li malkovris la reakcion de la N2O5 sur la nesaturitaj hidrokarbonidoj kaj akiris glikolajn nitratojn.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Demjanov defendis tezon pri la dekstrino (1866)
  • Сельско-Хозяйственный Анализ, (Agrikultura analizo, 2 volumoj), 1907, Viktor Vinogradov, Ivan Egorov
  • Органическая химия, (Organika Kemio), (1922-1925)
  • Химия растительных веществ, Valentin Feofilaktov kaj Nikolao Demjanov (Kemio pri plantaj substancoj), 1933, 496 paĝoj
  • Эфирные масла, их состав и анализ, (Esencaj oleoj, ties komponado kaj analizo, 1933), 300 paĝoj
  • Прянишников Н. Д. Общие приемы анализа растительных веществ. (Ordinaraj metodoj pri analizo de vegetalaj substancoj, 1934)
  • Сборник избранных трудов, (Kolekto da selektita verkaro, 1936)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Петровская сельскохозяйственная академия.