Nikolao Zubkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nikolao (Nikolaj Borisoviĉ) ZUBKOV (ruse Николай Борисович Зубков) (18-an de januaro de 1918 - 2006) - merita kulturaganto de Rusia Federacio, iama vicprezidanto de ASE kaj ĉefredaktoro de ties Informa bulteno.

En 1930, kiam Nikalao Zubkov lernis en 5-a klaso (en Aŝĥabado) li renkontiĝis kun belgo, bone parolanta la rusan – Stepan Ivanovic Stefan. La lasta instruis biologion kaj la anglan, foje rakontis pri Esperanto kaj giaj ebloj, sed tiam Nikalao Zubkov pri tio ne ekinteresigis.

Esperantistiĝis en 1932. En 1932 li venis en Uljanovsk kaj trovis en librovendejo “Bazan kurson de Esperanto” kaj ekstudis ĝin. Poste, kiam lia patro estis en Moskvo, Nikalao Zubkov petis lin aĉeti en la strato Spiridonovka (t.e., en la sidejo de SEU) Esperantajn librojn. Li acetis, sed ne nur – li ankau membrigis lin al SEU! Ĝis la fino de 1937 instruis en la koresponda kurso de SEU. Li konis persone kelkajn gravajn agantojn de SEU. Pri la ĝenerala sekretario Ernest Drezen, Nikolao Zubkov rememoris: "Kio koncernas Drezen-on, mi vidis lin nur tri- au kvarfoje. Li estis tiom alta partia ĉefo, kiu rigardis tian hundidon kia estis mi, de tia supro, ke eĉ ne rimarkis. Do, li neniam bonvolis konversacii kun mi."

Diplomitiĝis komence pri historio, poste kiel milita tradukisto pri la franca kaj angla lingvoj. Dum kaj post la Dua mondmilito laboris kiel tradukisto, poste kiel universitata instruisto de historio. Redaktoro kaj post 1964 vicĉefredaktoro en la Redakcio de orienta literaturo de la eldonejo Nauka. Sur tiu posteno eldonigis la ruslingvan libron de Aleksandr Ĥarjkovskij La homo kiu ekvidis la mondon (pri Vasilij Eroŝenko), Esperanto-lernolibrojn de Magomet Isajev kaj Boris Kolker kaj interlingvistikajn librojn kaj ankaŭ la referaĵon de la doktoriga disertacio de Boris Kolker Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto. Partoprenis en la 64-a, 65-a kaj 68-a Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Interesa fakto[redakti | redakti fonton]

La patro de lia patrino Abram Cukerman estis verkisto kaj eldonisto en Varsovio, konato de Ludoviko Zamenhof – kvankam ne esperantisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]