Nikolao de Flüe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Altarbildo de Nikolao de Flüue el Sachseln

Sankta Nikolao de Flüe (germane Niklaus von FlüeBruder Klaus, "Frato Nikolao") (Sachseln 1417-1487) estis svisa ermito. Dum kvindek jaroj li estis "homo de la mondo", dum la lastaj dudek jaroj li estis ermito.

Li vivis en la kantono Obwalden, kiu estas tre montara regiono, en tiu epoko preskaŭ fortranĉita de la mondo, kaj tamen tiu memstara respubliko de kamparanoj tre vigle partoprenis en la politikaj kaj militaj bataloj, kiujn trairis la tiam ankoraŭ juna svisa federacio, en kiu Obwalden estis unu el la tri unuaj membroj.


Nikolao de Flüe fariĝis membro de la kantona registaro, juĝisto, kaj en la militiroj li partoprenis atingante la rangon de kapitano. Tamen li fariĝis granda paciganto, kaj oni povas nomi lin la unua svisa pacifisto. Liaj spertoj en tiu mondo, kiu en tiu 15-a jarcento estis aparte maltrankvila, brutala kaj materialisma, tre turmentis lin. Tiu epoko, en kiu ankaŭ la eklezio trairis dekadencon, kiu fine provokis la reformacion, naskis ankaŭ fortan kontraŭan movadon; la mistikismo ekfloris, certe Nikolao estis influita de ĝi.

Kiam li estis kvindekjara, li sentis sin vokita de Dio por fariĝi ermito. Tamen li ne volis decidi tion sen la konsento de sia edzino Dorotea. Li havis kun si dek infanojn, la plej aĝa estis plenkreskulo kapabla transpreni la estradon de la farmobieno, la plej juna kuŝis ankoraŭ en la lulilo. Dorotea, pri kiu ni scias tre malmulte, konsentis fariĝi vidvino de vivanta viro, certe ne ĝoje sed libervole, ĉar ŝi ja konis la religiajn impulsojn de sia edzo. Nun estante kvindekjara, Nikolao forlasis hejmon kaj familion, kio en lia tempo vekis grandan atenton kaj eĉ kritikon, kaj li ekpaŝis al la direkto de Alzaco, kiu tiam estis centro de la mistikistoj.

En proksimeco de Bazelo li havis vizion, kiu revokis lin al lia patrujo, kaj nun Nikolao reiris hejmen, sed ne al sia domo, sed en la arbaron, en mallarĝa valo, kie li konstruis kabanon, post kiam alia vizio estis montrinta al li la lokon. Lia renomo kiel pia ermito tiel rapide kreskis, ke jam post unu jaro liaj samlandanoj konstruis al li kapelon, apud kiu ili konstruis por li ĉelon, kiu tamen estis tiel malgranda ke li eĉ ne povis rekte stari en ĝi. Tie li dormis sur la planko, li portis kuton kiel almozpetanta monako, neniujn ŝuojn, kaj li nek manĝis nek trinkis.

Pri tiu temo kaj pri mirakloj, kiujn rakontas malnovaj kronikoj, kiuj ludis rolon en la ekleziaj procesoj en Romo, kiuj rezultigis en 1671 la papan deklaron ke Nikolao estas beatulo kaj en 1947, ke li estas sanktulo.