Saltu al enhavo

Nikolao de Tolentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Nikolao de Tolentino sur la Ponto de Karolo en Prago, Ĉeĥio.

Nikolao de Tolentino (itale San Nicola da Tolentino, hispane San Nicolás de Tolentino, naskiĝis ĉ. 1246, mortis la 10-an de septembro 1305), konata kiel Patrono de la sanktaj animoj, estis itala religiulo kaj mistiko, kiu estis deklarita sanktulo de la Katolika Eklezio. Li iĝis monaĥo de la ordeno de Aŭgustenanoj kaj pacfaranto ĉe la konflikto inter Gibelinoj kaj Gelfoj.

Oni rakontas multajn legendojn rilatajn al Nikolao. Unu diras, ke la demono iam batis lin per bastono, kiu ekde tiam estis ekspoziciata dum jaroj en lia preĝejo. Laŭ alia, Nikolao, kiu estis vegetarano, ricevis rostitan kortobirdon super kiu li faris la signon de la kruco, kaj sekve ĝi ekflugis tra fenestro.

La oficiala katolika memortago pri li estas lia laŭdira mortotago, la 10-a de septembro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]