Nikolao la 5-a (kontraŭpapo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pietro Rainalducci, franciskana monaĥo[1] estis Nikolao la 5-a kontraŭpapo ekde la 12-a de majo 1328 ĝis la 25-a de julio 1330, dum la papa regado de Johano la 22-a (1316–34) en Avinjono. Li estis la lasta “imperia” kontraŭpapo, establita de la Sankta Romia Imperiestro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rainalducci naskiĝis en Corvara, monta landeto en la provinco de Peskaro, en Abruco Italio. Edziniginte Giovanna di Matteo, post la disvolvo de la geedziĝo, en 1285, membriĝis en la franciskana ordeno[2], kaj fariĝis fama predikanto.

Elektiĝo al kontraŭpo[redakti | redakti fonton]

Li estis surronigita papo per la decido de la ekskomunikita imperiestro Ludoviko la 4-a de la Sankta Romia Imperio en asembleo de sacerdotoj kaj laikoj, kaj konsekrita en la Antikva baziliko de Sankta Petro en Vatikano, la 12an de majo 1328, de la episkopo de Venecio.

Post kvar monatoj pasintaj en Romo, li retiriĝis kun Ludoviko la 4-a en Viterbo, kie restis kelkajn monatojn[3]partoprenis en la sieĝo de Grosseto, kaj do atingis Pizon, kie estis kontrolita de la imperia vikario.

La 19-an de februaro 1329 la kontraŭpapo prezidis bizaran ceremonion en Katedralo de Pizo, en kiu pajla pupo figuranta Johanon la 22-an pape vestitan, estis formale kondamnitaj, degradita kaj liverita al la civila juĝpovo.

Ekskomunikita kontraŭpapo[redakti | redakti fonton]

Tiu Nikolao la 5-a, kontraŭpapo, [4] estis ekskomunikita en la aprilo de 1329 kaj, post la foriĝo el Italio de la imperiestro kiu lin forlasis al sia destino (aprilo de 1329) serĉis rifuĝon ĉe la grafo Bonifaco de la Gherardesca najbare de Piombino. Certigite pri pardono, li prezentis konfeson pri siaj pekoj, antaŭe al la ĉefepiskopo de Pizo, kaj poste al Avinjono, nome al papo Johano 22-a, la 25an de aŭgusto 1330, kiu lin absolvis. Li restis en honora mallibereco en la Papa Palaco de Avinjono ĝis la morto okazinta en oktobro de 1333.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi tie la termino "monaĥo" estas uzata lausvaga senco ĉar en neniu oficiala dokumento la francisknoj estas nomataj "momaĥoj", sed nur "fratuloj". Sankta Francisko ne volis monaĥojn sed fratulojn vivantajn inter la kristana popolo, dum la monaĥo restadis en sia monaĥejo.
  2. Dizionario Biografico degli Italiani.
  3. La imperiestro sin sentis minacata jen de la velfoj jen de la popolo. Vidu en Ludoviko la 4-a de la Sankta Romia Imperio.
  4. Ne konfuzenda kun la vera Nikolao la 5-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]