Nikolaus Groß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nikolaus Groß
Ŝildo ĉe la Domo Nikolaus Groß en Hattingen-Niederwenigern
Ŝildo ĉe la Domo Nikolaus Groß en Hattingen-Niederwenigern
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1898 (1898-09-30)
en Niederwenigern
Morto 23-an de januaro 1945 (1945-01-23) (46-jara)
en Malliberejo Plötzensee
Mortokialo pendumo
Tombo sen valoro
Loĝloko Neustadt-Nord
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio sindikatisto • rezistobatalanto
Information icon.svg
vdr
Domo Nikolaus Groß en Niederwenigern

Nikolaus Groß (naskiĝinta la 30-an de septembro 1898 en Niederwenigern, nun Hattingen; mortinta la 23-an de januaro 1945 en Berlino) estis germana sindikatisto kristana, estra en la Katolika Laboristo-Movado (germanlingva mallongigo KAB), rezistanto kontraŭ kaj viktimo de la naziismo.

La 7-an de oktobro 2001 Nikolaus Groß estis beatigata fare de papo Johano Paŭlo la 2-a sur Placo Sankta Petro .

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nikolaus Groß vizitis de 1905 ĝis 1912 la katolikan popollernejo en Niederwenigern. Ekde 1912 ĝis 1914 li laboris en la ladolamena kaj tuba fabriko de la firmao Weppen en Altendorf/Ruhr (nun Burgaltendorf en Essen), de 1915 ĝis 1919 li laboris kiel sia patro kiel ministo en la karbominejo ”Dahlhauser Tiefbau”.

En 1917 Nikolaus Groß en la „Gewerkverein christlicher Bergarbeiter Deutschlands“, sindikato organizita sub la Popola Asocio por la Katolika Germanujo, kaj pluedukiĝis per vesperaj kursoj kaj oratoraj instruoj.

En 1920 li rezignis la ministan profesion kaj fariĝis sekretario de la Sindikata Asocio de Kristanaj Ministoj en Oberhausen. Ekde julion 1921 ĝis majo 1922 li laboris kiel helpredaktisto ĉe la asocia gazeto Bergknappen en Essen kaj transprenis sindikatajn taskojn en la kuproskista minekspluato je Mansfeld (ĉe Eisleben en la Harco. Ekde junio de 1922 ĝis oktobro 1922 li estis pretertempe sindikata sekretario en Waldenburg en malsupra Silezio kaj laboris poste ekde novembro de 1922 ĝis novembro de 1924 kiel distriktestro de la Sindikata Asocio de Kristanaj Ministoj por la distrikto Zwickau (Saksujo). Ekde decembro de 1924 ĝis decembro de 1926 li laboris kiel sindikata sekretario en Bottrop.

Januaron de 1927 Nikolaus Groß transprenis redaktoran postenon ĉe la Westdeutsche Arbeiterzeitung, la ligobulteno de la Katolika Laboristo-Movado KAB de okcidenta Germanujo, kaj baldaŭ fariĝis ties ĉefa redaktanto. La bulteno distingiĝis per kontraŭnazia direkto. Post la balotoj en marto 1933 la bulteno estis malpermesata por tri semajnoj. Je la jarŝanĝigo de 1935 alinomita en Kettelerwacht, la nazioj malpermesis ĝin definitive la 19-an de novembro 1938. Nikolaus Groß transprenis la ligan estradon de KAB je Duseldorfo, kies sekretario estis rekrutigita ĉe la Wehrmacht. Lia agado estis ligita kun multaj vojaĝoj, kio utilis al li je lia onta rezista agado, kaj li reprezentis la organizaĵon KAB dum katolikaj konferencoj. Ekde 1937 li laboris kiel eldonisto de la dusemajna revuo „St.-Nikolaus-Blatt“ por la riverŝipista misio kaj transprenis en 1939 la ligestron de KAB en la Ketteler-Domo je Kolonjo.[1]

Elisabeth kaj Nikolaus Groß en 1912

Jam ekde 1927 Nikolaus Groß aktivis kune kun Jakob Kaiser, Otto Müller kaj Bernhard Letterhaus en la rezisto kontraŭ la naziismo. Kun bonaj amikoj el KAB, kristanaj sindikatoj, Zentrum k.a. Li interkonsiliĝis en la Kolonja Rondo, kiu renkontiĝis en la liga centralo de KAB, la Ketteler-Domo en Kolonjo, plej malfrue ekde 1942 pri alternativoj al la nazia reĝimo. La Kolonja Rondo kunlaboris lige kun la Berlina Rondo ĉirkaŭ Carl Friedrich Goerdeler kaj partoprenis ties personarplanadojn por la tempo post Hitler. La 12-an de aŭgusto 1944 Nikolaus Groß estis arestata lige kun la atenco de la 20-a de julio 1944, kvankam li ne estis partopreninta. La 15-an de januaro 1945 la nazia specialtribunalo sub Roland Freisler kondamnis lin al mortpuno, kaj la 23-an de januaro 1945 la nazioj pendumis lin en Plötzensee. La kerna frazo de la juĝo tekstis: „Li kunnaĝis en la perfido, do ankaŭ devas droni en ĝi.“

Groß estis edzo de Elisabeth Groß denaska Koch (naskiĝinta la 11-an de marto 1901 en Niederwenigern, nun Hattingen; mortinta la 21-an de februaro 1972 en Kolonjo), la geedzoj havis sep gefiloj: Nikolaus Heinrich (naskiĝinta en 1924, mortinta en 1943 – perdiĝinta en Rusujo), Bernhardine Elisabeth (naskiĝinta en 1926), Marianne (naskiĝinta en 1927), Liesel (naskiĝinta en 1929), Alexander (naskiĝinta en 1931), Bernhard (naskiĝinta en 1934), Helene (naskiĝinta en 1939).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri la profesia aktiveco de Nikolaus Groß
  2. Informoj pri la gefiloj en la biografio de Elisabeth Groß

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Schild: Kämpfer für christliche Werte. Als Katholik war N. G. ein entschiedener Gegner des Nationalsozialismus ... En Rheinische Post 24-an de julio 2010, p. B6 (Serie: Berühmte Niederrheiner) mit Abb.: Groß vor dem Gericht; Groß mit einem seiner Kinder.
  • Vera Bücker: Nikolaus Groß. Politischer Journalist und Katholik im Widerstand des Kölner Kreises. Mit einem Essay über die Gefängnisbriefe von Alexander Groß. Monastero 2003, ISBN 3-8258-5774-3.
  • Vera Bücker, Bernhard Nadorf, Markus Potthoff (eldonintoj): Nikolaus Groß. Arbeiterführer – Widerstandskämpfer – Glaubenszeuge. Wie sollen wir vor Gott und unserem Volk bestehen? Der politische und soziale Katholizismus im Ruhrgebiet 1927 bis 1949. 2-a eldono. Monastero 2001, ISBN 3-8258-5680-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]