Nikolao Hovorka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikolaus HOVORKA)
Nikolao Hovorka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1901 (1901-01-01)
Morto 23-an de decembro 1966 (1966-12-23) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nikolaus HOVORKA [NIkolaŭs hoVORka], esperantigite Nikolao HOVORKA, antaŭ la unua mondmilito EDLER VON ZDERAS (barono de Zderas) (naskita la 6-an de decembro 1901 en Tesliĉ, Bosnio; mortinta la 23-an de decembro 1966 en Neunkirchen, Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra esperantisto, verkisto kaj redaktoro.


Vivo[redakti | redakti fonton]

Nikolao Hovorka estis filo de kuracisto Oskar Hovorka. Li abiturientiĝis en 1921 en la Akademia Gimnazio (Akademisches Gymnasium) de Vieno. Poste li studis historion, filozofion, bioligion kaj medicinon en la universitatoj de Vieno, Parizo (Sorbono) kaj Berlino. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj publicisto kaj loĝis en Vieno; interalie li ĉefredaktis la ĉiutagan gazeton Das Kleine Blatt. De 1938 ĝis 1942 li estis arestita en la naziaj koncentrejoj en Mauthausen kaj Dachau. En 1950 li fariĝis ĉefredaktoro de la katolika ĉiusemajna gazeto Offenes Wort, en 1955 de Freiheit, kiu estas la organo de ÖAAB, la laborista suborganizo de la konservativa partio ÖVP. Krome li prezidis Österreichischer Familienbund, lobian asocion por aŭstraj familioj. Li mem havis tri infanojn.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉefredaktoro de germanlingva periodaĵo Berichte zur Kultur- und Zeitgeschichte li dediĉis konstantan rubrikon al Esperanto. En la 1930-aj jaroj li kunlaboris en Literatura Mondo kaj kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934.

Antaŭ la dua mondmilito li estis prezidanto de diversaj Esperanto-societoj en Vieno; li organizis kursojn kaj estis sekretario de Aŭstra Esperanto-Asocio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]