Nikolaus Joseph von Jacquin


Nikolaus Joseph Freiherr von JACQUIN Barono Nikolaus von Jacquin (naskiĝis la 16-an de februaro 1727, mortis la 26-an de oktobro 1817) estis sciencisto kiu studis medicinon, kemion kaj botanikon.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en la urbo Leiden de Nederlando; li studis medicinon ĉe la Universitato de Leiden, sed poste translokiĝis unue al Parizo kaj poste al Vieno.
Inter 1755 kaj 1759, Nikolaus von Jacquin estis sendita al Karibio kaj Centra Ameriko de Francisko la 1-a por kolekti plantojn por la Palaco Schönbrunn, kaj amasis grandan kolekton de animaloj, plantoj kaj mineralaj ekzempleroj.
En 1763, Nikolaus von Jacquin iĝis profesoro de Kemio kaj Mineralogio en Akademio de Selmec en Hungara reĝlando. En 1768, li iĝis Profesoro de Botaniko kaj Kemio kaj iĝis direktoro de la botanikaj ĝardenoj de la Universitato de Vieno. Pro sia laboro, li estis nobeligita en 1774. En 1783, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. En 1806, li estis farita barono.
La natursciencisto kaj botanikisto Joseph Franz von Jacquin (1766-1839) estis lia filo.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Enumeratio systematica plantarum Arkivigite je 2020-08-11 per la retarkivo Wayback Machine (1760),
- Enumeratio Stirpium Plerarumque (1762)
- Selectarum Stirpium Americanarum Arkivigite je 2020-06-27 per la retarkivo Wayback Machine (1763),
- Observationum Botanicarum (part 1 Arkivigite je 2010-05-05 per la retarkivo Wayback Machine 1764, part 2 Arkivigite je 2010-05-05 per la retarkivo Wayback Machine 1767, part 3 Arkivigite je 2010-05-05 per la retarkivo Wayback Machine 1768, parto 4 Arkivigite je 2010-05-05 per la retarkivo Wayback Machine 1771)
- Hortus Botanicus Vindobonensis Arkivigite je 2020-06-29 per la retarkivo Wayback Machine (3 volumoj, 1770–1776) kun platoj de Franz Anton von Scheidel,
- Florae Austriacae Arkivigite je 2020-06-27 per la retarkivo Wayback Machine (5 volumoj, 1773–1778),
- Icones Plantarum Rariorum Arkivigite je 2020-06-29 per la retarkivo Wayback Machine (3 volumes, 1781–1793),
- Plantarum Rariorum Horti Caesarei Schoenbrunnensis (4 volumoj, 1797–1804),
- Fragmenta Botanica 1804–1809 Arkivigite je 2020-06-29 per la retarkivo Wayback Machine (1809),
- Nicolai Josephi Jacquin collectaneorum supplementum ...
- Oxalis :Monographia iconibus illustrata
- Dreyhundert auserlesene amerikanische Gewächse nach linneischer Ordnung (with Zorn, Johannes)
- Nikolaus Joseph Edlen von Jacquin's Anfangsgründe der medicinisch-practischen Chymie : zum Gebrauche seiner Vorlesungen . Wappler, Wien 1783 Cifereca eldono fare de Universitato de Düsseldorf
- Nikolaus Joseph Edlen von Jacquin's Anfangsgründe der medicinisch-practischen Chymie : zum Gebrauche seiner Vorlesungen . Wappler, Wien 2. Aufl. 1785 Cifereca eldono fare de Universitato de Düsseldorf

