Nikomaĥo de Gerasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikomaĥo (matematikisto))
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nikomaĥo.

Nikomaĥo de Gerasa
Νικόμαχος ο Γερασηνός
Persona informo
Νικόμαχος Γερασηνός
Naskonomo Νικόμαχος
Naskiĝo ĉirkaŭ 60
en Ĝeraŝ, Syria
Morto ĉirkaŭ 120
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo matematikisto • muzikologo • muzika teoriisto • filozofo vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikomaĥo de Gerasa[1] (en greka: Νικόμαχος; ĉirkaŭ 60 – ĉirkaŭ 120 p.K.) estis grava antikva matematikisto konata ĉefe pro siaj verkoj Enkonduko al Aritmetiko kaj Gvidlibro pri Harmoniko, verkitaj en greka. Li naskiĝis en Gerasa, en la provinco de la Romia Imperio Sirio (nune Ĝeraŝ, en Jordanio), kaj li estis tre influita de Aristotelo. Li estis novpitagorisma, kaj verkis pri la mistikaj propraĵoj de nombroj. Nikomaĥo resumis la vidpunktojn de la pli frua Pitagorisma alproksimiĝo al nombroj, kaj ties rilataro de unu kun alia, en sia Enkonduko al Aritmetiko.

Perditaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Arto de Aritmetiko (en greka: Τέχνη ἀριθμητική), la pli granda verko pri aritmetiko, menciita de Fotio.
  • Granda verko pri muziko, promesita de Nikomaĥo mem, kaj ŝajne referencita de Eŭtokio en sia komentario pri la sfero kaj la cilindro de Arkimedo.
  • Enkonduko al Geometrio, referencita de Nikomaĥo,[2] kvankam ĉu estis vere lia verko ne klaras.
  • Teologio de Aritmetiko (en greka: Θεολογούμενα ἀριθμητικῆς), pri la pitagoraj mistikismaj proprecoj de nombroj en du libroj menciitaj de Fotio. Estas neperdita verko foje atribuita al Iambliĥo sub tiu sama titolo verkita post du jarcentoj kiu enhavas grandan kvanton de materialo ŝajne kopiita aŭ parafrazita el la verko de Nikomaĥo.
  • Vivo de Pitagoro, unu el la ĉefaj fontoj uzitaj de Porfirio kaj Iambliĥo, por iliaj Vivo de Pitagoro.
  • Kolekto de dogmata de Pitagoro, referencita de Iambliĥo.
  • Pri egiptaj festivaloj (en greka: Περὶ ἑορτῶν Αἰγυπτίων), menciita de Ateneo, kvankam ĉu estis vere lia verko ne klaras.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flora R. Levin, "Nicomachus of Gerasa," Grove Music Online, vizitita la 3an de Junio 2007.
  2. Nicomachus, Arithmetica, ii. 6. 1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Flora R. Levin, "Nicomachus of Gerasa," Grove Music Online, visited 3 June 2007.
  • Andrew Barker, eldonisto, Greek Musical Writings vol 2: Harmonic and Acoustic Theory (Cambridge: Cambridge University Press, 1989), pp. 245–69.