Nikos Belojanis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nikos Belojanis
Treskowallee FHTW Beloyannis 1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1915 (1915-12-22)
en Amaliada
Morto 30-an de marto 1952 (1952-03-30) (36-jara)
en Goudi
Mortokialo pafekzekutado
Lingvoj greka
Ŝtataneco Grekio
Familio
Amkunulo Elli Pappa
Okupo
Okupo politikisto • rezistobatalanto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Nikos Belojanis sur monumento en Berlino

Nikos Belojanis (greke Νίκος Μπελογιάννης) estis greka rezista gvidanto kaj eminenta persono de la Greka Komunista Partio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Amaliado (Peloponezo, Grekio) en 1915. Li venis de relative prospera familio kaj daŭrigis studi juron en Ateno, sed antaŭ esti kapabla diplomiĝi li arestiĝis kaj enprizoniĝis en la Akronauplia prizono (Naufplio) de la faŝisma reĝimo de Ioanis Metaxas en la 1930-aj jaroj kaj translokiĝis en Germanio post la Aksa okupo de Grekio (1941). Li eskapis en 1943 kaj aliĝis al la greka Popola Liberiga Armeo (ELAS) en Peloponezo en la flanko de Aris Velouchiotis. Post li iĝis Politika Komisionestro de la Demokrata Armeo de Grekio (DSE) dum la Greka Enlanda Milito li estis unu el la lastaj por lasi la landon (1949) post ties malvenko.

En Junio de 1950 Belojanis revenis al Grekio por restarigi la Atenan organizon de la Komunista Partio de Grekio (KKE) kiu estis deklarita kontraŭleĝa. Li estis arestita la 20an de Decembro, 1950 kaj estis portita antaŭ milit-tribunalo laŭ akuzoj malobservi la Devigan Leĝon 509/1947, kiu krimiigis KKE. Li estis ankaŭ akuzita kiel perfidulo, elsendanta informojn al Sovetunio.

La Belojanis juĝado komencis en Ateno la 19an de Oktobro 1951. Totale, 94 homoj estis akuzitaj. Unu el la tri membroj de la milit-tribunalo estis Georgios Papadopulos[1] kiu poste (1967) fariĝis la gvidanto de la militista diktaturo de 1967-1974.

Belojanis neis ĉiujn akuzojn kaj emfazis la patriotan naturon de siaj agoj dum la kontraŭ-nazia rezisto (1941—1944), la brita interveno (1944–1946) kaj la Greka Enlanda Milito (1946–1949). Li fariĝis tutmonde konita kiel la "Viro kun la dianto" kaj kiel tia li estis prezetita en la fama skizo de Pablo Picasso. Belojanis faris pasian defendon de la atingoj de la rezisto kaj malkovris la fakton ke en la postmilitaj jaroj homoj kiuj batalis la Naziojn estis turmentitaj pro siaj maldekstraj opinioj, kvankam Naziaj kunlaborantoj estis rekompensitaj per postenoj en la greka registaro, pro la atmosfero propra de la Malvarma Milito.

Malgraŭ naciaj kaj internaciaj pledoj por forpardono, en 15a-16a de Novembro la milit-tribunalo kondamnis Belojanis kaj dek unu el liaj kamaradoj al morto.[2] Kvar el ili estis prenita de la prizono de Kalitea frue matene, dimanĉe, de 30a de Marto, 1952 kaj estis ekzekutitaj en la Goudi kampadejo.[3] La kondamno al la aliaj kunjuĝitoj de Belogiannis estis ŝanĝita al viva malliberigo sed de la mezo de la 1960-aj jaroj ĉiuj estis liberigitaj de prizono.

Belojanis fariĝis unu el la grandaj herooj de la greka rezisto kaj simbola viktimo de la absolutisma postmilita establo. Lia nomo estis donita al la vilaĝo de Beloiannisz konstruita en Hungario kiel domo la grekaj politikaj rifuĝintoj kiu vivis en ekzilo ekde la fino de la enlanda milito (1949) ĝis ili estis permesitaj reveni al Grekio fare de la unua registaro de Andreas Papandreu en la komenco de la 1980-aj jaroj.

Aldono: Diraĵoj de okulo-atestantoj raportis ke Belogiannis estis pafita al morto rekte post li grimpis sur la transportada kamiono kaj longe antaŭ ol li atingis Goudi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En lia lasta letero, skribita de morto-disputo, Belojanis mencias du librojn, por kiuj li aperas kiel verkinto, pri la ekonomia evoluado de Grekio kaj la historio de la literaturo de la lando. Ties manuskriptoj finfine retroviĝis en 1998 kaj eldoniĝis kiel libro sub la titolo "Fremda Kapitalo en Grekio" (greke: Το Ξένο Κεφάλαιο στην Ελλάδα). Tra la detala analizo de ekstera depruntado de Grekio, ĝia historio estas prezentita kiel unu el submetado al fremdaj povoj kaj financaj institucioj kiu finis kun la kontrolado de la plejparto de ĝia ekonomio kaj rimedoj al la konsterniĝo de la laborista klaso.

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nikos Beloyannis en la angla Vikipedio.