Nikos Gacos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikos Gatsos)
Nikos Gacos
Persona informo
Νίκος Γκάτσος
Naskiĝo 8-an de decembro 1911 (1911-12-08)
en Asea
Morto 12-an de majo 1992 (1992-05-12) (80-jaraĝa)
en Ateno
Lingvoj moderna greka vd
Loĝloko Kypseli, Athens vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno vd
Subskribo Nikos Gacos
Familio
Amkunulo Agathi Dimitrouka vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukisto • kantotekstisto • kantoverkistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikos GACOS (greke: Νίκος Γκάτσος; naskita la 8-an de decembro 1911 en Kato Asea, Arkadio; mortinta la 12-an de majo 1992) estis greka verkisto kaj poeto.

Nikos Gacos finis la elementan lernejon (greke: δημοτικό) en Kato Asea. Li studis en gimnazio en Tripolo, kie li konatiĝis kun literaturo kaj fremdaj lingvoj. Poste, li transloĝiĝis al Ateno, kie li studis literaturon, filozofion, kaj historion ĉe la Universitato de Ateno. Lia kono de la angla kaj franca estis tre bona kaj li estis jam familiarigita kun grekaj poetoj Kostis Palamas, Dionisios Solomos, la grekaj popolkantoj, kaj lastatempaj tendencoj en Eŭropa poezio. En Ateno, li ekkontaktis la literaturajn cirklojn tiutempajn fariĝanta unu el la dumvivaj amikoj de samranga poeto Odiseo Elytis kaj li eldoniĝis liajn poemojn, malgrandajn en etendo kaj en klasika stilo, en la revuoj Nea Estia (1931) kaj Rythmos (1933). Dum tiu periodo li ankaŭ eldonis kritikon en "Makedonikes Imeres" (Μακεδονικές Ημέρες), "Rythmos" (Ρυθμός), kaj "Nea Grammata" (Νέα Γράμματα) (por Kostis Bastias, Myrtidiotissa, kaj Thrasos Kastanakis, respektive). En 1935 li ekloĝis en Francio, en Parizo kaj la sudo de la Francio.