Niktito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fermiĝanta niktito de maskita vanelo.

Niktito (el la latina nictare, "palpebrumi") estas travidebla aŭ transluma tria palpebra membrano trovata ĉe kelkaj animaloj, kiu povas premiĝi super la okulo por ĝin protekti kaj malsekigi sen forigi la vidpovon de la animalo. Kelkaj reptilioj, birdoj kaj ŝarkoj havas plenajn niktitojn; ĉe multaj mamuloj troviĝas malgrandaj restaĵoj de tia membrano en la angulo de la okulo. Kelkaj mamuloj, kiaj la kamelo, la polusa urso, la foko kaj orikteropoj, havas plenajn niktitojn. Kelkfoje ĝi nomiĝas tria palpebro, aŭ palpebra tertia laŭ latinlingva scienca kutimo.