Nilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Afriko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nilo.
Koordinatoj: 31° 00′ 00″ N 31° 00′ 00″ O / 31.00000 °N, 31.00000 °O / 31.00000; 31.00000 (mapo)
Nilo
arabe النيل, an-nīl
rivero
Agilkia.jpg
Agilkia, Nilo, Egiptio
Akvofaloj de Blua Nilo en Etiopio
Deveno de nomo: "Nile" (Arabe: 'nīl)
venas el greka vorto Neilos (Νεῖλος)
Landoj
Historia regiono Antikva Egiptio
Urboj Jinja, Ĵubo, Ĥartumo, Kairo
Ĉefa fontrivero Blanka Nilo
 - situo Ruando
 - alteco 2 700 m
 - koordinatoj 2° 16′ 56″ S 29° 19′ 52″ O / 2.28222 °S, 29.33111 °O / -2.28222; 29.33111 (mapo)
Apuda fontrivero Blua Nilo
 - situo lago Tana, Etiopio
 - koordinatoj 12° 2′ 8″ S 37° 15′ 53″ O / 12.03556 °S, 37.26472 °O / -12.03556; 37.26472 (mapo)
Kunfluejo de fontriveroj proksime de Ĥartumo
 - situo Sudano
Enfluejo
 - situo Mediteraneo
 - alteco m
 - koordinatoj 31° 00′ 00″ N 31° 00′ 00″ O / 31.00000 °N, 31.00000 °O / 31.00000; 31.00000 (mapo)
Longo 6 650 km (4 132 mi)
Larĝo km (5 mi)
Akvokolektejo 3 400 000 km² (340 000 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 2 830 /s
Satelita foto de la delto de Nilo
Satelita foto de la delto de Nilo
Mapo de la fluo de Nilo
Mapo de la fluo de Nilo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nile
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Nilo

Nilo (arabe النيل, an-Nīl), en Nordorienta Afriko, estas unu el la du plej longaj riveroj sur la planedo Tero aŭ eĉ la plej longa.[1] Ĉu Nilo estas pli longa ol Amazono en Sudameriko, ankoraŭ estas temo de multaj debatoj. Tio estas plejparte pro du faktoj: unue, la longecoj de riveroj ŝanĝiĝas dum tempo (speciale en ebenaĵoj, kie riveroj ofte ŝanĝas siajn vojojn), kaj due, la punkto, el kiu oni mezuras la longecon de rivero, ne ĉiam estas klara.

Ĝi estas 6 853 km longa. La Nilo estas "internacia" rivero, ĉar ties akvofontoj estas kunhavataj de dek unu landoj, nome, Tanzanio, Ugando, Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Etiopio, Eritreo, Suda Sudano, Sudano kaj Egiptio.[2] Partikulare, la Nilo estas la unuaranga akvofonto de Egiptio kaj Sudano.[3]

La Nilo havas du ĉefajn alfluantojn, nome la Blanka Nilo kaj la Blua Nilo. La Blanka Nilo estas konsiderata la ekfluejo kaj la unuaranga fonto de la Nilo mem. La Blua Nilo, tamen, estas la fonto de plej el la akvo kaj de la fekunda grundo. La Blanka Nilo estas pli longa kaj ekfluas en la regiono de la Grandaj Lagoj de centra Afriko, kaj la plej dista akvofonto estas ankoraŭ nedeterminita sed lokigita en ĉu RuandoBurundo. Ĝi fluas norden tra Tanzanio, Lago Viktorio, Ugando kaj Suda Sudano. La Blua Nilo (en amhara ዓባይ, ʿĀbaj[4][5]) ekas ĉe la Lago Tana en Etiopio[6] kaj fluas en Sudanon el sudoriento. Ambaŭ riveroj kuniĝas ĉe la ĉefurbo de Sudano nome Ĥartumo.

La norda parto de la rivero fluas norden preskaŭ entute tra la dezerto de Sudano al Egiptio, kaj poste finas en granda delto kiu malpleniĝas al la Mediteranea Maro. Egiptiaj civilizoj kaj sudanaj regnoj dependis el la rivero ekde antikvaj epokoj. Plej el la setlejoj kaj urboj de Egiptio kuŝas laŭlonge de tiuj partoj de la Nila valo norde de Asuano, kaj preskaŭ la tuto el la kulturaj kaj historiaj lokoj de Antikva Egiptio troviĝas laŭlonge de la riverbordoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "Nilo" venas el la greka vorto Neílos, kiu signifas rivera valo.

Word for the Nile in the ancient Egyptian language

En la antikva Egipta lingvo, la Nilo estis nomita Ḥ'pīIteru, kun signifo "rivero", reprezentita per hieroglifoj montritaj maldekstre (laŭlitere itrw, kaj 'akvo' determinative).[7] En kopta, la vortoj piaro (Sahidia) aŭ phiaro (Bohairia) kun signifo "la rivero" (lit. p(h).iar-o "la.kanalo-granda") devenas el la sama antikva nomo.

La moderna nomo Nilo kaj la arabaj nomoj en-Nîl kaj an-Nîl ambaŭ derivas el la latina Nilus kaj tiu el la greka Νεῖλος.[8][9] Krom tio, tamen, la etimologio estas disputata.[9][10] Unu ebla etimologio derivas el la semida Nahal, kun signifo "rivero".[11] La standardaj modernaj nomoj "Blanka Nilo" kaj "Blua Nilo" referencas al la riveraj ĉefaj akvejoj kaj derivas el arabaj nomoj iam aplikitaj nur al la etendoj en Sudano de la akvejoj kiuj kuniĝas ĉe Ĥartumo.[9]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oni ofte rigardas lagon Viktorian en Ugando kiel la fonton de Nilo, sed la lago mem havas kelkajn grandajn enfluriverojn. Tial la plej longa enflurivero de Nilo estas la rivero Ruvjironza en Burundo, alta branĉo de la Kagera Rivero. Tiu ĉi fluas 690 kilometrojn antaŭ eniri Lagon Viktorian.

Post Lago Viktoria la rivero estas foje nomita la Viktoria Nilo. Ĝi fluas ĉirkaŭ 500 kilometrojn plu, tra lago Kjoga ĝis lago Alberto. Post flui el Lago Alberto, la rivero estas foje nomita la Alberta Nilo. Ĝi poste fluas en Sudanon, kie ĝi estas foje nomita Bahr al-Ĝabal. Ĉe la kunfluo de Bahr al-Ĝabal kun Bahr al-Ĥazal (kiu havas longecon de 720 km) la rivero nomiĝas Bahr al-Abjad, aŭ la Blanka Nilo, pro la argilo en sia akvo. De tie la rivero fluas al Ĥartumo.

Aliloke, la Blua Nilo (aŭ Bahr al-Azrak) fontas el lago Tana en la altejoj de Etiopio. La Blua Nilo fluas ĉirkaŭ 1.400 kilometrojn al Ĥartumo, kie la Blua kaj Blanka Niloj kunfluas, kreante simple "la Nilon".

Post la kuniĝo de la Blua kaj Blanka Niloj la sola alia granda enflurivero estas la Atbara Rivero, kiu fontas en Etiopio norde de Lago Tana, kaj havas distancon de ĉirkaŭ 800 kilometroj. Ĝi fluas en Nilon ĉirkaŭ 300 kilometroj post Ĥartumo. Pliajn 250 kilometrojn pli norde la rivero pasas la urbon Abu-Hamado en larĝa S-forma kurbiĝo.

Nilo tiam alvenas al la homfarita lago Nasser malantaŭ la Asuana Baraĵo ĉe 270 kilometroj en Egiptio post la sudana landlimo, kaj el tie iras norden tra Egiptio al la Mediteranea Maro. La triangula Nildelto, priskribita de grekaj geografoj kiel la greka litero delta (Δ), donis tiun nomon al deltoj tra la mondo. Riĉigo de la akvo per sedimentoj el Nilo, kiujn marfluoj irigas orienten, subtenas la fiŝajn industriojn de la Orienta Mediteraneo.

El ĝia plej fora enflurivero, la Ruvjironza rivero, al Mediteraneo, Nilo longas ĉirkaŭ 6.695 km. Anstataŭe mezuri el Lago Viktoria donus longecon de ĉirkaŭ 5.584 km.

Influo sur la loka homaro[redakti | redakti fonton]

Nilo (nomata iteru en la antikva egipta) estis la vivdonanto de la praa egipta civilizo, kaj la plejparto de la loĝantoj kaj ĉiu urbo en Egiptio estis en la Nila valo. Nilo subtenis egiptan kulturon ekde la ŝtonepoko. La ĉiujara inundo personiĝis per la dio Hapi, kiu regis fekundecon kaj regeneron.

Nilo ankoraŭ subtenas grandan parton de la loĝantaro de Egiptio, kiu loĝas inter la alie neenviveblaj regionoj de la Sahara Dezerto. La rivero inundis ĉiuprintempe, metante fekundan grundon sur la kampojn. En kelkaj lokoj la rivero havas akvofalojn, areoj de pli rapide fluanta akvo kun multaj insuletoj, malprofunda akvo kaj rokoj, kreantaj obstaklon por ŝipoj. La unua katarakto, la plej proksima al la riverfino, estas ĉe Asuano je la nordo de la Asuana Baraĵo. Nilo norde de Asuano estas populara turistovojo, kun krozŝipoj kaj tradiciaj lignaj velaj ŝipoj nomiĝantaj felukoj.

la Nila Delto kun la ĉefaj tieaj urboj de Antikva Egiptio

Kvankam la plejparto de Egiptioj ankoraŭ loĝas en la Nila valo, la kreo de la Asuana Baraĵo (finita en 1970) por provizi hidroelektron ĉesigis la ĉiuprintempajn inundojn kaj ilian renovigon de la fekunda grundo.

Urboj ĉe Nilo inkluzivas Ĥartumon, Asuanon, Luksoron (Tebon), kaj la Giza-Kairan urboduon.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Antikve kelkaj geografistoj proponis supozojn pri la loko de la fonto de Nilo. Ptolemeo en sia Geografio[12] skribas ke la lagoj de Nilo ricevas akvon de la neĝoj de la Luna Montaro, kiu verŝajne estas la nuntempa Ruvenzori. Tiu frazo estas mire proksima al vero, ĉar Ruvenzori vere havas glaciaĵojn kaj lagojn kreitajn de ilia akvo, kaj vere tiuj lagoj nutras Nilon. Tamen la plej suda fonto de Nilo estas ankoraŭ pli sude.

Neniu sciis kie situas la fonto de Nilo ĝis la 19-a jarcento, kiam John Hanning Speke unue ĝuste identigis ĝin kiel Lagon Viktorian. Antaŭaj esplorvojaĝoj ekde antikvaj tempoj malsukcesis trovi la fonton, kaj el tio venis la klasikaj prezentoj de la rivero kiel vira riverdio kun la kapo kaŝita per drapaĵoj.

La serĉado de la fontoj de Nilo[redakti | redakti fonton]

La rivero Nilo en la revuo National Geographic, numero 31 de 1917.
Akvofaloj en Etiopio.
Nilo vidita el la templo de Iziso. Ties nuntempa loko estas la insulo Agilkia.

Spite la klopodojn de grekoj kaj romianoj (kiuj ne kapablis trapasi la Sudd) la supra fluejo de Nilo restis neesplorita plejparte. Kelkaj ekspedicioj estis malsukcesaj en siaj baraktoj determini la fonton de Nilo, kio rezultis en la reprezentoj fare de grekoj kaj romianoj de la rivero kiel vira dio havanta kaj kapon kaj vizaĝon vualitaj per toloj. Agatarko registris, ke en tempo de Ptolemeo la 2-a milita ekspedicio supreniris sufiĉe la fluejon de la Blua Nilo por determini, ke la kaŭzo de la somaraj inundoj estis la fortaj sezonaj pluvoj en la Etiopaj Altaĵoj; tamen oni supozas, ke neniu eŭropano de la Antikveco atingis la areon de la lago Tana kaj eĉ ke neniu pluigis la paŝojn de tiu ekspedicio trans Meroe.

La eŭropanoj praktike ne havis novajn informojn pri la originoj de Nilo ĝis la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiam vojaĝistoj tra Etiopio vizitis la lagon Tana kaj eĉ la fonton de la Blua Nilo en la montaroj sude de la lago. Spite la fakton, ke James Bruce deklaris, ke li estis la unua eŭropano kiu vizitis tiun fonton, aktualaj verkistoj kun pli bona sciaro kredis, ke temas pri la hispana jezuito nome Pedro Páez. La priskribo fare de Páez de la fonto de Nilo (Historia de Etiopía, ĉ. 1622) ne estis publikigita integre ĝis komenco de la 20-a jarcento. Tiu teksto estas longa kaj brila priskribo de Etiopio. Tamen la rakonto aperas respegulita en kelkaj tiutempaj verkoj, kiel la Historia geral da Ethiopia a Alta (portugalo Baltasar Teles, 1660), Mundus Subterraneus (germana Athanasius Kircher, 1664) aŭ Aktuala stato de Egiptio (germana Johann Michael Vansleb, 1678). Eŭropanoj estis vivinta en la lando ekde fino de la 15-a jarcento, kaj eble kelkaj el ili estus vizitintaj la fonton, sed ne sendis rakonton kun siaj malkovroj ekster Etiopion. La portugala Jerónimo Lobo priskribis la fonton de la Blua Nilo, vizitata tuj poste fare de Pedro Páez.

La Blanka Nilo estis eĉ pli mistera kaj nekomprenita, kaj en la Antikveco oni pensis erare, ke la rivero Niĝero estas reale la supra fluejo de la Blanka Nilo; tiel Plinio la Maljuna skribis, ke Nilo havas siajn originojn «en monto de malsupra Maŭritanio», fluis tra la surfaco dum distanco de «multaj tagoj», poste iĝis subtera, reaperas kiel granda lago en teritorio de la Masesiloj, poste ĝi remalaperis sub la grundo de la dezerto, tra kiu ĝi plufluas «dum distanco de du dek tagoj de vojaĝo ĝis atingi la etiopianojn plej proksimajn». Komercisto nome Diogeno rakontis, ke la akvo de Nilo altiris animalojn kiel la bubaloj aŭ la kameloj (post ties enkonduko fare de la persoj en la 7-a jarcento a.K.).

La lago Viktoria estis vidita de eŭropanoj por la unua fojo en 1858, kiam la brita esploristo John Hanning Speke atingis ties sudan bordon dum sia esplorvokaĝo tra Centra Afriko kun Richard Francis Burton kaj kies celo estas lokigi la Grandajn Lagojn. Kredinte, ke li estis trovinta la fonton de Nilo kiam li vidis por la unua fojo tiun «grandan etendon de maldermaj akvoj», Speke havigis al ĝi la nomon de la tiama monarko de Unuiĝinta Reĝlando. Burton, kiu estis rekuperinta sin el malsano ripoze iom pli sude, ĉe la anguloj de la lago Tanganiko, koleriĝis sciante, ke Speke estis certa, ke lia malkovro estas la ĝusta fonto de Nilo, dum Burton konsideris tion kiel io sen certigilo. Kio sekvis estis granda publika kverelo, kiu ne nur originis intensan debaton ene de la scienca komunumo de la epoko, ses kiu incitis multajn aliajn esploristojn konfirmi aŭ malkonfirmi la malkovron de Speke. La konata brita esploristo kaj misiisto David Livingstone malsukcesis en sia klopodo konfirmi la asertojn de Speke deviinte sin troe okcidenten enirante en la basenon de Kongo. Finfine estis la kimra esploristo Henry Morton Stanley kiu konfirmis la verecon de la malkovro de Speke ĉirkaŭnavigante la lagon Viktoria kaj priskribante la grandan akv-elirejon de la Akvofaloj Ripon en la norda bordo. Oni supozas, ke dum tiu vojaĝo Stanley salutis la britan esploriston per la vortoj «Doktoro Livingstone, mi supozas» trovinte la skoton malsana kaj afliktita en lia kampadejo borde de la lago Tanganiko.

Ĵusaj ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

Kunfluejo de la rivero Kagera kun la rivero Rurubu proksime de la Akvofalo Rusumo.

La ekspedicio al la Blanka Nilo, kiun estris la sudafrika esploristo Hendrik Coetzee, estis la unua kiu sukcesis navigi la tutan longon de Nilo. La ekspedicio eliris el la ekfluo de Nilo en Ugando la 17an de Januaro 2004 kaj alvenis al Mediteraneo precize en Rozeto, post 4 monatoj kaj 2 semajnoj. National Geographic produktis filmon pri tiu ekspedicio fine de 2005 kaj titoligis ĝin La plej longa rivero.[13][14]

La 28an de Aprilo 2004, la geologo Pasquale Scaturro kaj lia akompananto, la praktikanto de kajako kaj kinisto de dokumentaj filmoj Gordon Brown estis la unuaj kiuj navigis laŭ la Blua Nilo, el la lago Tana en Etiopio ĝis la strandoj de Aleksandrio ĉe la Mediteraneo. Kvankam lia ekspedicio inkludis kelkajn komponantoj, tiuj estis la nuraj kiuj restis dum la tuta veturado. Ili filmis sian aventuron pere de kamerao IMAX kaj elsendis ilin per filmo nomita La mistero de Nilo kaj verkis libron kiu havas la saman titolon.[15]

La 30an de Aprilo 2005, teamo estrita de la sudafrikaj Peter Meredith kaj Hendrik Coetzee, estis la unuaj kiuj navigis la plej malproksiman parton de Nilo, la rivero Akagera kiu ekfluas en Rukarara en la arbaro de Nyungwe en Ruando. La 31an de Marto 2006, tri esploristoj de Granda Britio kaj Nov-Zelando, estritaj de Neil McGrigor postulis esti agnoskitaj kiel la unuaj kiuj vojaĝis laŭ la rivero el nova fonto en la tropika pluvarbaro de Nyungwe en Ruando, malkovrante, ku Nilo estas 107 kilometrojn pli longa ol tio kio estis antaŭe komprenita.[16]

Eonilo[redakti | redakti fonton]

La nuntempa Nilo estas almenaŭ la kvina rivero kiu fluis norden el la altejoj de Etiopio. Satelitaj bildoj montras sekajn akvovojojn en la dezerto okcidente de Nilo. Unu Eonila Kanjono plenigita de surfacaj movoj prezentas praan Nilon, nomiĝantan Eonilo kiu fluis dum la malfrua Mioceno, portante malpezajn sedimentojn al Mediteraneo, kie oni trovis multajn gaskampojn. Sude de Kairo, la kanjono plena de sablo profundas 1400 metrojn.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Nilo ĉe Luksoro.
Asuano. Lago Nasser.
Nilo en Asuano.

La uzado de la rivero Nilo estis asocia kun la politiko de la afrika mondoregiono dum multaj jardekoj. Kelkaj landoj, kiel Ugando, Sudano, Etiopio kaj Kenjo plendis pro la egipta dominado de la akvorimedoj de Nilo. La «Iniciato de la Baseno de Nilo» estis unu de la programoj plej gravaj por promocii ties uzadon egalece kaj la pacan kunlaboradon inter la ŝtatoj de la baseno de Nilo.[17]

La rivero elbordiĝas ĉiun someron kaj sedimentas fekundajn grundojn sur la ebenaĵoj, sed estas kelkaj zonoj en kiuj estas akvofaloj kiuj kreas pli rapidajn fluejojn, malfaciligante kaj malhelpante la navigadon per ŝipo. Ankaŭ la marĉoj de Sudd en Sudano kreas baron por la navigado kaj por la akvofluejo, pro kio oni pensis krei kanalon, nome la Kanalo Jongeli, por eviti la marĉan akvon.[18]

La urboj kiuj estas ĉe Nilo estas Ĥartumo, Asuano, Luksoro (la antikva Tebo) kaj Kairo. Norde de Asuano estas oftaj turismaj itineroj, pere de krozŝipoj kaj de tradiciaj velŝipoj el ligno, nome la felukoj. Estas ankaŭ krozŝipoj kiuj faras la vojon inter Luksoro kaj Asuano, haltigante ĉe la urboj Kom Ombo kaj Edfu laŭlonge de la vojo. Pli ĵuse, la sekego dum la 1980-aj jaroj okazigis la malsategon al Etiopio kaj Sudano, sed Egiptio savis sin pere de la akvoj rezervitaj en la lago Nasser.

Krome, laŭlonge de Nilo oni transportas varojn al diversaj lokoj pere de la navigado. Danke al nordaj ventoj oni povas supreniri la riveran akvofluejon pere de velŝipoj, kaj pere de la akvofluo oni povas malsupreniri la riveran akvofluejon. Ĉar plej parto de la egiptanoj ankoraŭ loĝas en la valo de Nilo, la konstruado de la Akvobaraĵo de Asuano (kiun oni finis en 1970) ebligis havigi hidroelektron al la loĝantaro, kaj haltis la someraj inundoj kaj la renovigo de la fekunda grundo.

La rivero post la konstruado de la Akvobaraĵo de Asuano (1970)[redakti | redakti fonton]

Iam la rivero elbordiĝis ĉiun someron, lasante fekundan sedimenton sur la kampoj kaj irigaciante la terojn por agrikulturo pere de sistemo de kanaloj kiun la iamaj egiptanoj estis elfosintaj. Estis nur kelkaj raraj esceptoj, por ekzemplo en la jaroj 43-42 a.K. kiam mankis la inundoj, post epizodo de malvarmigo de la nirda hemisfero okazigita de la eksplodo de la vulkano Okmok en Alasko, kiu malheligis la altan atmosferon dum ĉirkaŭ 2 jaroj kaj duono.[19][20]

Dum la plejparto de egiptianoj vivas ankoraŭ sur la Nilvalo, la konstruado de la Alta Akvobaraĵo de Asuano (finita en 1970) por havigi hidroelektron finigis tamen la renovigon de la fekundaj tavoloj fare de la plialtiĝo de la akvonivelo stabiligante ties akvokvanton. La konstruado de du grandaj akvobaraĵoj sude de Asuano, inundante la insulon Filae kaj fakte la tuta regiono de Abu Simbel, finigis ankaŭ tiujn elbordiĝojn kiuj estis okazigintaj la prosperon de generacioj de egiptianoj, produktante krome kelkajn nedeziratajn rezultojn: nome la agrikulturo turnis sin al la uzado de kemiaĵoj kaj la produktado ne plu sufiĉis por nutri la loĝantaron.

Nilo plue ebligas al granda parto de la tutlanda loĝantaro vivteni sin laŭlonge de ties bordoj, sed la egiptia ekonomio nuntempe dependas ĉefe de turismo kaj de la navigado (kaj turisma kaj komerca) sur la rivero. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĉirkaŭ 90 % de la egipta loĝantaro vivas en la kombinita areo de la valo kun la delto de Nilo.[21] La fluado de la rivero estas malhelpata en pluraj punktoj per akvofaloj, nome lokoj kie la rapido de akvo intensiĝas, estas multaj malgrandaj insuletoj (foje sub la akvonivelo), tre malprofundaj akvoj, kaj rokoj ĉu videblaj ĉu ne, kio formans baron por la navigado pere de ŝipoj. La marĉoj de Sudd en Sudano same formas baron por la navigado kaj la normala fluado de akvo. Egiptio iam intencis elfosi kanalon (nome la kanalo Jongeli) por plibonigi la fluadon de tiu stagnanta akvoamaso (egale konata laŭ la nomo de lago No).

La unua akvofalo, nome la plej proksima de la enfluejo de la rivero, estas proksima de Asuano, norde de la Akvobaraĵoj de Asuano. El Asuano, al la nordo, la rivero Nilo estas turisma grava itinero laŭ kiu navigas same grandaj krozŝipoj kiel malgrandaj tradiciaj velboatoj. Aparte, estas multaj «hotelŝipoj» kiuj faras la vojon inter Luksoro kaj Asuan, kaj haltas intere ĉe Edfu kaj Kom Ombo. Fakte estis ankoraŭ eble navigi per tiuj ŝipoj el Kairo ĝis Asuan, sed la aŭtoritatoj malpermesis plej grandan parton de tiu itinero pro sekurectialoj.

Geopolitiko[redakti | redakti fonton]

Hidroelektraj baraĵoj sur Nilo.

La rivero Nilo estas tre internacia rivero, ĉar ties akvofontoj estas kunhavataj de dek unu landoj, nome, Tanzanio, Ugando, Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Etiopio, Eritreo, Suda Sudano, Sudano kaj Egiptio. Okaze de la Sueza krizo, inter la planoj preparitaj de la Britoj dum la tensioj kontraŭ Egiptio jam plene sendependa, estis la sekigo de la akvoj de Nilo al Egiptio, el la akvobaraĵo Owen en Ugando, por malbonigi la agrikulturan sektoron kaj tranĉi la komunikadon.[22] La militistoj eksponis tiun planon al la ĉefministro Anthony Eden ses semajnojn antaŭ la invado. La plano estis abandonita pro timo ke ĝi ne okazigu violentajn tumultojn ene de la egipta loĝantaro, ĉar estus necesaj monatoj por la preparo de la plano kaj ĉar ĝi estus damaĝa ankaŭ al aliaj landoj kiel Kenjo kaj Ugando.

Nuntempe, la dispartigo de la akvoj de Nilo por la espluatado estas regulata de interkonsento liganta naŭ el dek ĉeriveraj landoj de la baseno (Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Egiptio, Etiopio, Kenjo, Ugando, Ruando, Sudano, Tanzanio - sed ne Eritreo, nur observanto, kaj nenajbara rekte de Nilo), sub la Iniciato de la Baseno de Nilo (IBN, Nile Basin Initiative (en)).[23] Ĝi devenis el unua interkonsento datanta de 1929, difininta la dispartigon inter Egiptio, formale sendependa jam tiam, kaj la cetero de la teritorio de la Brita Imperio ĉerivera, kio donis klaran rajton de vetoo al Egiptio sur ajna planata projekto.

Dua interkonsento estis subskribita en 1959 de Egiptio kaj Sudano, sen partopreno de la ok aliaj koncernaj ŝtatoj. Egiptio tiel aliris al 55,5 miliardoj de m³ jare, kaj Sudano al 18,5 miliardoj de m³ jare, akaparante ili du al pli ol tri kvaronoj de la disponebla akvo. Tiu dispartigo estis pridemandita fare de la aliaj ĉeriveraj landoj, kiuj deziris rajtojn plenumi siajn proprajn projektojn de disvolvigo. Egiptio kaj Sudano postulas historiajn rajtojn por ili mem, krome alvokante aferon de nacia sekureco.[24]

En Majo 2013, la etiopia regustaro entreprenis operacojn de devojigo de la Blua Nilo por ebligi la konstruadon de hidroelektra baraĵo nomita Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo.[25] La egipta registaro arde reagis, minacante per interveno «por detrui la baraĵon» kiel lasta rimedo.[26][27]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jeal, Tim (2011). Explorers of the Nile: The Triumph and Tragedy of a Great Victorian Adventure. ISBN 978-0-300-14935-7
  • Tvedt, Terje, eld. The River Nile in the Post-Colonial Age: Conflict and Cooperation Among the Nile Basin Countries (I.B. Tauris, 2010) 293 paĝoj; studoj de la rivero el multaj landoj en post-kolonia epoko; kun studoj el Burundo, Kongo, Egiptio, Etiopio, Kenjo, Ruando, Sudano, Tanzanio, kaj Ugando.
  • R.B.Salama - - The evolution of the River Nile. The buried saline rift lakes in Sudan (1983) angle

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/415347/Nile-River Nile River Encyclopædia Britannica
  2. (2007) “The Quest for Cooperation in the Nile Water Conflicts: A Case for Eritrea”, African Sociological Review 11 (1). Alirita 25a Julio 2011..  Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Mohamed Helmy Mahmoud Moustafa Elsanabary (2012) “Teleconnection, Modeling, Climate Anomalies Impact and Forecasting of Rainfall and Streamflow of the Upper Blue Nile River Basin”. Alirita 23a Januaro 2012.. 
  4. United States Board on Geographic Names/Permanent Committee on Geographical Names for British Official Use. "Romanization System for Amharic Arkivigite je 2013-02-13 per la retarkivo Wayback Machine". 1967. Ĉe National Geospatial Intelligence Agency, 2013. Alirita la 28a Feb 2014.
  5. Vidu ankaŭ: BGN/PCGN latinigo.
  6. La rivero elfluas el tiu lago okazas ĉe 12° 02′ 09″ N 37° 15′ 53″ O / 12.03583 °N, 37.26472 °O / 12.03583; 37.26472 (mapo)
  7. Faulkner, Raymond O.. (1962) Concise Dictionary of Middle Egyptian. Griffith Institute.
  8. (Decembro 2009) “Nile”, Oxford English Dictionary, 3‑a eldono, Oxford, England: Oxford University Press.
  9. 9,0 9,1 9,2 "Nile" ĉe Encyclopædia Britannica, 11a eld., Vol. 19. 1911. Ĉe Wikisource.
  10. Vidu: Carles Múrcia (2006). Νεῖλος: El nom grec del riu Nil pot ser d’origen amazic? Arkivigite je 2014-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Aula Orientalis 24: 269-292
  11. Nile. Online Etymology Dictionary. Alirita 20a Januaro, 2013.
  12. Klaudios Ptolemaios - Geographia - 4a libro, 8a ĉapitro, 3a paragrafo (greka tekstoangla traduko)
  13. THE LONGEST RIVER Arkivigite je 2014-10-31 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20081121230640), liquidlife.co.uk, konsultita la 25-an de Septembro 2008
  14. Who we are - Kayak the Nile.com, kayakthenile.com, konsultita la 25-an de Septembro 2008
  15. Episode: Pasquale Scaturro, First Nile Descent Expedition Leader (2003-2004): «The Exploration of the Great Rivers of Africa» - 15a de Aprilo 2007 Arkivigite je 2009-08-20 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20090125120439), podnova.com, konsultita la 25-an de Septembro 2008
  16. Neil McGrigor Arkivigite je 2009-01-23 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20090123232301), probertencyclopaedia.com, konsultita la 25-an de Septembro 2008
  17. The Nile Basin Initiative, Nile Basin Iniciative, konsultita la 24an de Septembro 2008
  18. Shahin, Mamdouh (2002). Hydrology and Water Resources of Africa. Springer. pp. 286-287. ISBN 140200866X.
  19. (en) R. Mark Wilson, «An Alaskan volcano, climate change, and the history of ancient Rome», Physics Today, vol. 73, no 9,‎ 1a de Septembro 2020, p. 17 (DOI 10.1063/PT.3.4563).
  20. (en) Joseph R. McConnell, Michael Sigl, Gill Plunkett kaj Andrea Burke, «Extreme climate after massive eruption of Alaska’s Okmok volcano in 43 BCE and effects on the late Roman Republic and Ptolemaic Kingdom», Arkivigite je 2021-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Proceedings of the National Academy of Sciences, vol. 117, no 27,‎ 7a de Julio 2020, p. 15443–15449 (ISSN 0027-8424 et 1091-6490, PMID 32571905, PMCID PMC7354934, DOI 10.1073/pnas.2002722117, konsultita la 5an de Decembro 2021).
  21. Présentation de l’Égypte, Géographie (fonto: MFE), France Diplomatie [1].
  22. La Britoj estis planinta tranĉi Nilon: BBC [2] surbaze de senklasigitaj dokumentoj [3] de la britaj naciaj arkivoj.
  23. Le bras de fer pour les eaux du Nil continue [4] - La Libre Belgique, 7a de Januaro 2011.
  24. Eau: la bataille du Nil va commencer - La Libre Belgique, 14a de Majo 2010.
  25. La guerre du Nil Bleu rebondit entre l'Éthiopie et l'Égypte - Arielle Thedrel, Le Figaro, 29a de Majo 2013.
  26. L'Égypte menace de guerre l'Éthiopie, Thierry Portes, Le Figaro, 4a de Junio 2013.
  27. Habib Ayeb, «Qui captera les eaux du Nil?», Le Monde diplomatique,‎ Julio 2013 (rete [5]).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]