Nils Carl Gustaf Fersen Gyldenstolpe
Nils Carl Gustaf Fersen GYLDENSTOLPE (30a de Septembro 1886 – 10a de Aprilo 1961) estis sveda esploristo, zoologo, kaj ornitologo.
Naskiĝinte en la centra provinco de Svedo Jämtland, li vizitis Laplandon el 1906 ĝis 1909 kaj aliĝis al la ekspedicio de Dro. Paul Rosenius ĝis suda Alĝerio. Li vizitis ankaŭ Tajlando en 1911–12 kaj la Malajan Duoninsulon en 1914–15.
Li studis en la Upsala Universitato kaj aliĝis al la Profesoro Einar Lönnberg en la Departamento de Vertebruloj de la Naturhistoriska Riksmuseum en Stokholmo. Li plue laboris tie laŭlonge de sia vivo. En 1924 li doktoriĝis el la Universitato de Lund pro siaj studoj pri la birdoj de centra kaj orienta Afriko.[1]
La subspecia nomo de la Falĉilbeka kampiloramfo, Campylorhamphus procurvoides gyldenstolpei, estis nomita laŭ li. Same specio de lacerto el Tajlando nome Isopachys gyldenstolpei estis nomita liahonore.[2]
Inter aliaj taksonoj li priskribis ekzemple subspeciojn Brotogeris cyanoptera beniensis de la Kobaltflugila papago (Brotogeris cyanoptera) kaj Brotogeris chrysoptera solimoensis de la Orflugila papago en 1941.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1961) “Obituary. Nils Gyldenstolpe.”, Ibis 103 (4), p. 627. doi:10.1111/j.1474-919X.1961.tb02470.x.
- ↑ Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore:Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). ("Gyldenstolpe", p. 112).
- (1920) “A Nominal List of the Birds at present known to inhabit Siam”, The Ibis. Eleventh Series 2 (4), p. 735–780. doi:10.1111/j.1474-919X.1920.tb06749.x.

