Bunta niltavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niltava vivida)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bunta niltavo
Bunta niltavo
Bunta niltavo
Bunta niltavo, N. v. oatesi en Sichuan.
Bunta niltavo, N. v. oatesi en Sichuan.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Niltava
Specio: N. vivida
Niltava vivida
(Swinhoe, 1864)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bunta niltavo (Niltava vivida) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Niltava kiu enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Temas pri specio ege simila al la samgenraj Ruĝecventra niltavo, Sumatra niltavo kaj Davida niltavo. La masklo havas malhelbluajn al nigrecajn vizaĝon, gorĝon kaj flugilojn, dum la krono, nuko, ŝultro, dorso, pugo kaj vosto estas malhelbluaj sed kun ne tiom brile helbluaj nuancoj (kiom ĉe la Davida niltavo). La subaj partoj estas heloranĝaj ankaŭ ĉe tiu specio, sed la ĉefa distingilo kiu nomigas la specion estas ke ĝi montras pli multkolorajn nuancojn ekzemple en dorso kaj en pinto de flugiloj, kiuj estas brunecaj kaj olivverdecaj; ankaŭ la oranĝakoloro suba estas tre brila kaj safrannuanca. La ino estas ĝenerale bruneca, ĉar temas pri evidenta kazo de seksa duformismo.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]